Los-Anĝelesa Filharmonia Orkestro

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Walt Disney Concert Hall, hejmejo de la Los-Anĝelesa Filharmonia Orkestro

Los-Anĝelesa Filharmonia Orkestro estas simfoniorkestro loĝanta en Los-Anĝeleso, Usono.

Ĝin fondis en 1919 William Andrews Clark; unua dirigento estis Walter Henry Rothwell. Jam dek unu tagojn post sia fondiĝo ĝi unuafoje koncertis en 1919. Inter multaj aliaj dirigentoj la plej fama estis Otto Klemperer (1933–1939)

Ekde 1964 ĝis 2003 la orkestro prezentis en la Pavilono Dorothy Chandler en la Muzikdomo de Los-Anĝeleso. En 2003 ĝi translokiĝis en la Koncerthalon Walt Disney. Dum la somera sezono la orkestro prezentas en Hollywood Bowl, natura amfiteatro. Ekde 2009 Gustavo Dudamel estas ĉefdirigento.

Eksteraj ligiloj