Los Altos (Burgos)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Los Altos
municipo en Hispanio

Flago

Blazono

Flago Blazono
Administrado
Poŝtkodo 09559
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 201  (2023) [+]
Loĝdenso 1 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 42° 49′ N, 3° 38′ U (mapo)42.808611111111-3.6316666666667Koordinatoj: 42° 49′ N, 3° 38′ U (mapo) [+]
Alto 848 m [+]
Areo 139,85 km² (13 985 ha) [+]
Horzono UTC+01:00 [+]
Los Altos (Provinco Burgoso)
Los Altos (Provinco Burgoso)
DEC
Los Altos
Los Altos
Situo de Los Altos
Los Altos (Hispanio)
Los Altos (Hispanio)
DEC
Los Altos
Los Altos
Situo de Los Altos

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Los Altos, Burgos [+]
vdr

Los Altos [losALtos] estas municipo en la nordo de la provinco Burgoso, en la regiono Kastilio-Leono, Hispanio. Ĝi apartenas al la komarko Las Merindades. La loknomo Los Altos povas esti komprenebla etimologie kiel La Altaĵoj.

Geografio[redakti | redakti fonton]

Ĝia municipa teritorio okupas totalan areon de 139,85 km² kaj laŭ la demografia informo de la municipa censo fare de la INE en 2021, ĝi havis 191 loĝantojn. Ĝi perdis multajn loĝantojn dum la 20-a jarcento pro migrado al urbaj areoj, kiel ja okazis en multaj loĝlokoj de la regiono. Ĝi distas 48 km de Burgoso, provinca ĉefurbo.

La municipa ĉefurbo estas Dobro kaj la municipo estas formata de dek unu submunicipoj kiuj estas la jenaj:

Ahedo de Butrón.
Preĝejo de Dobro.
Ruinoj de la preĝejo de Huidobro.
  • Ahedo de Butrón
  • Dobro
  • Escóbados de Abajo
  • Escóbados de Arriba
  • Huidobro
  • Pesadas de Burgos
  • Porquera del Butrón
  • Quintanilla-Colina
  • Tubilleja
  • Tudanca
  • Villaescusa del Butrón

Kaj krome estas ankaŭ la senhomejo Villalta.

Historio[redakti | redakti fonton]

La areo apartenis unue al la Regno Kastilio. En Mezepoko okazis reloĝado.

La nova municipo,​ tiam nomita Los Altos de Dobro, kreiĝis en 1910 per divido de la municipo Merindad de Valdivielso, kaj oni atribuis al ĝi la domarojn Dobro kiel ĉefurbo kaj Ahedo de Butrón, Escóbados de Abajo, Escóbados de Arriba, Porquera de Butrón, Quintanilla-Colina, Tubilleja, Tudanca kaj Villalta. Post la municipo kreskiĝis ĉar aligis la jenajn loĝlokojn: Pesadas de Burgos kaj Villaescusa del Butrón kun sia loĝloko Huidobro.

En 1930 Altos de Valdivielso eknomiĝis Los Altos kaj aligis la teritoriojn de la nuligitajn Pesadas de Burgos, Villaescusa del Butrón kaj parton de la teritorio de Villarmentero.

Aktualo[redakti | redakti fonton]

Tradiciaj enspezofontoj estis agrikulturo (cerealoj, forstado) kaj brutobredado (bovoj, ŝafoj kaj abelbredado). Lastatempe funkciado de servoj plej ekgravis, kune kun kultura kaj rura turismo, ekzemple piedirado tra naturaj lokoj.

Inter vidindaĵoj menciindas la multaj preĝejoj de la diversaj loĝlokoj.

Estas tri parkoj de ventogeneratoroj, nome El Cerro, La Mesa kaj Ampliación de Peña Alta.

Bildoj[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Notoj[redakti | redakti fonton]