Los Baños (Laguno)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Larĝa foto pri nova urbodomo en Los Baños
Larĝa foto pri nova urbodomo en Los Baños
Los Baños
municipo de Filipinoj
Administrado
Poŝtkodo 4030 • 4031
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 115 353  (2020) [+]
Loĝdenso 2 127 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 14° 10′ N, 121° 13′ O (mapo)14.166666666667121.21666666667Koordinatoj: 14° 10′ N, 121° 13′ O (mapo) [+]
Alto 118 m [+]
Areo 54,22 km² (5 422 ha) [+]
Horzono UTC+08:00 [+]
Los Baños (Filipinoj)
Los Baños (Filipinoj)
DEC
Los Baños
Los Baños
Situo de Los Baños

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Los Baños, Laguna [+]
vdr

Los Baños [banjos] - tagaloge Bayan ng Los Baños - estas kvinaklasa universitata urbego, banloko (eble kuracbanloko) en Filipinoj, en Luzono, en regiono CALABARZON, en provinco Laguno. La loknomo venis el la hispana (la banlokoj), ĉar la apuda vulkano donas varmajn fontojn.

Malnova urbodomo de Los Baños

Geografio[redakti | redakti fonton]

Los Baños kuŝas sur ebenaĵo inter vulkana monto Makiling kaj lago Laguna de Bay [1]. Calamba troviĝas 10, Santo Tomas (Batangoj) 13, San Pablo (Laguno) 15, Cabuyao 17, provinca ĉefurbo Santa Cruz (Laguno) 20, ĉefurbo Manilo 53, Kezonurbo 59 kilometrojn (aere) [2].

Historio[redakti | redakti fonton]

Origine Los Baños estis Mainit, kiu tagaloge signifas la samon, ol Los Baños. La hispana nomo estas uzata ekde 1589, post kelkaj jaroj oni jam kreis provizorajn konstruaĵojn por la pacientoj, kiuj kuracis sin ĉe la varmaj fontoj. En 1615 la monaĥoj administris Los Baños kiel aparta vilaĝo. En 1671 jam stabilaj preĝejoj kaj hospitaloj estis konstruitaj, kiujn la incendio detruis en 1727. La rekonstruoj okazis malrapide, ekzemple la preĝejo en 1851. La gubernia palaco estis konstruita inter 1879-1892. En 1909 la agrikultura universitato estis fondita. Okazis japana dominado inter 1942-1945. En 1959 okazis tutmonda skolta renkontiĝo. En 1982 la urbo ricevis titolon "Speciala Universitata Zono". En la malfruaj 2000-aj jaroj la urbo atingis la internacian klasifikon urbego (pli granda, ol 100 mil), tiutempe la urbo ricevis filipinan titolon "Speciala Scienca kaj Natura Urbo de Filipinoj".

Merkato en Los Baños

Ekonomio[redakti | redakti fonton]

Los Baños estas grava turisma celloko. Pro proksimeco de urbaro Manilo la varmaj fontoj allogas la ĉefurbanojn por semajnfinoj, sed venas ankaŭ eksterlandanoj.

Eduko kaj religio[redakti | redakti fonton]

Los Baños gastigas plurajn universitatojn, kampusojn, institutojn. La kristanismo estas la ĉefa religio en la urbo, krome kelkaj aliaj preĝejoj funkcias (ekzemple evangelia).

Katolika preĝejo en Los Baños

Trafiko[redakti | redakti fonton]

Los Baños havas trairan laŭlagan vojon, kiu estas parto de Suda Luzono Aŭtovojo. La veturiloj por pasaĝeroj estas tiaj, kiel en la tuta regiono.

Klimato[redakti | redakti fonton]

La klimato de Los Baños estas klasifikita kiel tropika musona klimato. Jare pluvas 1307 mm, en ĉiuj monatoj estas precipitaĵoj, tamen inter majo-decembro ili estas pli oftaj. La averaĝa jara temperaturo varias inter 23-29 , la monatoj ĝenerale ne diferencas.

Vizitindaĵoj[redakti | redakti fonton]

Fontoj[redakti | redakti fonton]

  • WikiTrans