Los caprichos

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Capricho n.º 1.- Kiel unua bildo de siaj Caprichos, Goya portretis sin montranta satiran mienon kaj kiel grava personeco.

Los caprichos [loskaPRIĉos] (La kapricoj) estas serio de 80 gravuraĵoj de la hispana pentristo nome Francisco de Goya, kiu reprezentas satiron de la hispana socio de fino de la 18a jarcento kun apero en komenco de la 19a jarcento, ĉefe pri la nobelaro kaj la klerikaro.

Priskribo[redakti | redakti fonton]

En la unua duono li prezentis la plej realismajn kaj satirajn gravuraĵojn kritikantajn per la racio la konduton de siaj samtempuloj. En la dua parto li abandonis la raciecon kaj reprezentis fantastajn gravuraĵojn pere de absurdo kiuj montris delirajn viziojn de strangaj estaĵoj.

Li uzis teknikon mikse de akvaforto, akvatinto kaj finajn retuŝojn per seka punkto. Li misformis troige la aspektojn kaj la korpojn de tiuj kiuj reprezentan la homajn malvirtojn maj mallertaĵojn havigante al ili animalecajn aspektojn.

«El sueño de la razón produce monstruos» (La revoj de la racio kreas monstrojn), gravuraĵo n.º 43 de Los Caprichos (1799).

Goya, tre bone rilata kun la kleristoj, kunhavis ilian pensarojn pri la malbonaĵoj de la socio. Ili estis kontraŭaj al la religia fanatikeco, al superstiĉoj, al la Inkvizicio, ankoraŭ funkcianta, al kelkaj religiaj ordenoj, aspiris al leĝoj pli justaj kaj al nova eduksistemo. Ĉio tio estis kritikata per Los caprichos humore kaj senpie. Konscia pri la risko kiun li estis alfrontanta kaj por protekti sin, li havigis al siaj bildoj malprecizajn titolojn, ĉefe por la satiroj de la aristokrataro kaj de la klerikaro. Li iom maskis la mesaĝon ordigante nelogike la gravuraĵojn. Ĉiuokaze, liaj samtempuloj komprenis en la gravuraĵoj, eĉ en la plej ambiguaj, rektan satiron kontraŭ la socio kaj ankaŭ kontraŭ precizaj personoj, kvankam tio lasta la artisto ĉiam malakceptis.

La serio estis eldonita en 1799, sed kiam estis elpovigitaj kaj Godoy kaj la kleristoj, la pentristo subite kaj rapide retiris la eldonon pro timo al la Inkvizicio. La serio estis vendata nur dum 14 tagoj. En 1803, por savi Los caprichos, decidis proponi la lamenojn kaj la 240 disponeblajn ekzemplerojn al la reĝo, kun destino al la ŝtata servo Real Calcografía, kontraŭ porviva pensio de dek du mil realoj ĉiujaraj por sia filo Javier.[1]

Estas konataj dek tri oficialaj eldonoj; 1799, kvin en la 19a jarcento, kaj sep en la 20a jarcento. Kaj la lasta en 1970 farita de la Real Academia de las Bellas Artes de San Fernando.

Los caprichos influis en kelkaj generacioj de artistoj de movadoj tiom malsimilaj kiel la franca romantismo, la Impresionismo, la germana ekspresionismo kaj la Superrealismo.

Galerio[redakti | redakti fonton]

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Gudiol, Goya, p. 20.

Bibliografio[redakti | redakti fonton]