Los girasoles ciegos

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Los girasoles ciegos
filmo
Originala titolo Los girasoles ciegos
Originala lingvo hispana lingvo
Kina aperdato 2008
Ĝenro filma dramo, filmigo
Kameraado Hans Burmann
Reĝisoro(j) José Luis Cuerda
Scenaro Rafael Azcona • José Luis Cuerda
Filmita en Madrido • Galegio
Loko de rakonto Galegio
Muziko de Lucio Godoy
Rolantoj Maribel Verdú • Javier Cámara • Raúl Arévalo • Martín Rivas • José Ángel Egido • Martiño Rivas • Roger Príncep • Irene Escolar • Luis Callejo
Honorigoj Goya Award for Best Adapted Screenplay • Q24051689
IMDb
vdr

Los girasoles ciegos (trad. La blindaj sunfloroj) estas hispana drama filmo de 2008 reĝisorita de José Luis Cuerda, bazita sur samnoma novelaro de la verkisto Alberto Méndez, kiu ricevis diversajn literaturajn premiojn.

Intrigo[redakti | redakti fonton]

Averto: La teksto, kiu sekvas, malkaŝas detalojn pri la intrigo de la rakonto.

Orense, 1940. Elena Vadillo (Maribel Verdú) vivas kun terura sekreto. Lia edzo, Ricardo (Javier Cámara), minacata pro la ideologia persekutado post la hispana Enlanda Milito, estas kaŝita dum jaroj en la loĝejo en kiu ili kunvivas kun siaj gefiloj, Elenita (Irene Escolar) kaj Lorenzo (Roger Príncep). Salvador (Raúl Arévalo), estas pastro iom disorientita post sia luktado dum la milito, instruas en la lernejo kie studas Lorenzo kaj ekklopodas al Elena, kiun li kredas vidvino. Aliflanke, Lalo (Martín Rivas) kaj lia fianĉino, Elenita, graveda, devas fuĝi el la lando, ĉar li dum monatoj estas en la serĉolistoj de la frankisma polico.

Averto: Malkaŝado de la intrigo de la rakonto ĉi tie finiĝas.

Geaktoraro kaj roluloj[redakti | redakti fonton]

  • Maribel Verdú estas Elena Vadillo Sánchez, la edzino.
  • Javier Cámara estas Ricardo Mazo Torralba, la kaŝito.
  • Raúl Arévalo estas pastro Salvador.
  • Roger Príncep estas Lorenzo Mazo López, la filo.
  • Martín Rivas estas Eulalio 'Lalo' Peciña.
  • Irene Escolar estas Elena Mazo López, la filino.
  • José Ángel Egido estas la rektoro.
  • Ricardo Rico Trigo estas Fernández.

Analizo[redakti | redakti fonton]

La filmo celis aliri la temon de la memliberigitoj ("topos", talpoj) en la epoko de la frankisma diktaturo, nome homoj kiuj kaŝiĝis hejme dum jaroj (kaj kiujn najbaroj kredis ĉu mortintaj ĉu eksterlande). Tio rezultis en ĉiutaga alkutimiĝo al teruraj vivkondiĉoj, konstanta timo esti malkovrita kaj personaj kaj familiaj malfacilaĵoj en la vivo.

La filmo estis farita en Arahuetes (provinco Segovio), Madrido kaj Orense.

Los girasoles ciegos premieris en 192 kinejoj kaj en kvin semajnoj ĝi iĝis unu de la hispanaj filmoj plej biletvendantaj de 2008. Fine de sia prezentado en kinejoj Los girasoles ciegos estis la sepa hispana filmo plej biletvendanta en Hispanio en 2008, kaj estis spektata de 710 318 spektantoj kaj enspezis 4 073 176,61 €.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]