Los muertos no se tocan, nene

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Los muertos no se tocan, nene
filmo
Originala titolo Los muertos no se tocan, nene
Originala lingvo hispana lingvo
Kina aperdato 18 nov. 2011
Ĝenro komedia filmo
Reĝisoro(j) José Luis García Sánchez
Scenaro José Luis García Sánchez • David Trueba
Muziko de Antonio Meliveo
Rolantoj Blanca Romero • Silvia Marsó • Airas Bispo • Javier Godino • Carlos Álvarez-Nóvoa • Carlos Iglesias • Mariola Fuentes • Álex Angulo • Roberto Bodegas • Carlos Larrañaga • María Galiana • Priscilla Delgado • Luis Bermejo Prieto
IMDb
vdr

Los muertos no se tocan, nene (Mortintoj ne tuŝendas, filĉjo) estas hispana komedia filmo de nigra humuro de 2011 reĝisorita de José Luis García Sánchez. La filmo estis ekfilmita tutkolore, sed por plej ĝuste portreti la etoson de la 1950-aj jaroj, oni konvertis ĝin al nigrablanka versio. La filmo estas bazita sur samnoma verko de Rafael Azcona kaj ĝi finfine kompletigas trilogion kun El pisito kaj El cochecito, komencita en 1958, kvankam ĝi ne povis esti kinigita en sia epoko ĉar la cenzuro ne permesis tion tiam. La kinisto José Luis García Sánchez kaj David Trueba, kunlabore kun Bernardo Sánchez, reentreprenis la projekton.

Intrigo[redakti | redakti fonton]

Averto: La teksto, kiu sekvas, malkaŝas detalojn pri la intrigo de la rakonto.

En provinceca urbo (Logroño) mortas la jarcentaĝa avo, kion fakte la familianoj esperas. La kerno de la intrigo konsistas en la sinsekva apero de la plej absurdaj roluloj, parte vere proksimuloj, sed aliaj tute altiritaj de la "evento", kio rezultas en superrealismaj, amuzaj, absurdaj scenoj. Fone estas la realisma portreto de mezklasa familio (avo kaj tri pliaj generacioj, servistino, pordistino, abandonita fratino ktp.), de la provinceca socio ktp., kun fokuso al armeo, eklezio, sociaj rilatoj ktp.

Averto: Malkaŝado de la intrigo de la rakonto ĉi tie finiĝas.

Geaktoraro[redakti | redakti fonton]

  • Blanca Romero
  • Airas Bispo
  • Silvia Marsó
  • Javier Godino
  • Carlos Älvarez Novoa
  • Carlos Iglesias
  • Mariola Fuentes
  • Álex Angulo
  • Pepe Quero
  • Carlos Larrañaga
  • Fernando Chinarro
  • Tina Sainz
  • Juan Jesús Valverde
  • Pedro Civera
  • Maxi Rodríguez
  • Juan Polanco
  • Félix Corcuera
  • Mary Paz Pondal
  • Priscilla Delgado
  • María Galiana