Loscorrales

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Loscorrales
municipo en Hispanio
Administrado
Poŝtkodo 22809
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 99  (2023) [+]
Loĝdenso 2 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 42° 15′ N, 0° 38′ U (mapo)42.255277777778-0.64111111111112Koordinatoj: 42° 15′ N, 0° 38′ U (mapo) [+]
Alto 620 m [+]
Areo 40,247912 km² ( 402 4.7 912 ha) [+]
Loscorrales (Provinco Ŭesko)
Loscorrales (Provinco Ŭesko)
DEC
Loscorrales
Loscorrales
Situo de Loscorrales
Loscorrales (Hispanio)
Loscorrales (Hispanio)
DEC
Loscorrales
Loscorrales
Situo de Loscorrales

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Loscorrales [+]
vdr

Loscorrales [loskoRAles] (en aragona Os CorrálsOs Corrals, kaj​ oficiale Loscorrales/Os Corrals​, kun signifo La Bestokortoj) estas municipo de Hispanio, en la okcidento de la komarko Hoya de Huesca (kies ĉefurbo estas la provinca ĉefurbo mem nome Ŭesko) apartenanta al la okcidenta parto de la Provinco Huesko (regiono Aragono).

Geografio[redakti | redakti fonton]

Ĝia municipa teritorio estas en la okcidento de la komarko Hoya de Huesca. Ĝi limas norde kun Loarre, sude kun Lupiñén-Ortilla, oriente kun La Sotonera kaj okcidente kun Ayerbe. Ĝi estas norde de la depresio de Ebro kaj inter la riveroj Sotón kaj Gállego.

La loĝloko Loscorrales mem (620 msm) estas je 26 km nordokcidente de Huesca; laŭ la ŝoseo A-132 ĝi estas komunikata kun Ayerbe nordokcidente kaj kun Plasencia del Monte sudoriente.

Historio[redakti | redakti fonton]

La araboj loĝis en la areo kaj ili lasis agrikulturan reton kaj ankaŭ loknomojn. La islama loĝantaro estis majoritate de muladioj —posteuloj de hispanromianoj kaj visigotoj— kaj de mozaraboj, kio estus klarigo de la kultivo de vitoj en islama epoko. Ekde la falo de la Kaliflando de Kordovo en 1010, la areo ekdependis de Zaragozo, Ilerdo aŭ Ŭesko, depende de la povo de la koncerna tajfo. Tiuepoke oni atingis favoran konsideron por la islamanoj kiuj restis, regotaj per sia propra juro. La forpelo de la moriskoj de 1610 rezultis en grava krizo en la loka ekonomio. Dum ĉirkaŭ ok jarcentoj la moriskoj estis grava parto de la loĝantaro, esenca ekonomie en agrikulturo kaj artmetioj. ​ La Enlanda Milito estis sangelverŝa en la areo pro la atakoj de la respublikaj fortoj kontraŭ la provinca ĉefurbo Huesca, kiu estis kontrolita de la insurekciuloj ekde la komenco de la milito.

Multaj loĝlokoj de la areo perdis loĝantaron laŭlonge de la 20-a jarcento pro rura elmigrado, kaj same ĉe Loscorrales: oni malaltiĝis el 569 loĝantoj en 1930 ĝis nunaj 98 loĝantoj (2022).

Aktualo[redakti | redakti fonton]

La loka ekonomio evoluis el la tradiciaj agrikulturo (cerealoj, migdaloj, olivarboj kaj fruktarboj) kaj brutobredado (ŝafoj, porkoj, kortobirdoj kaj bovoj) al irigaciaj kultivoj, plus natura, kultura kaj rura turismo.

Ĉefaj vidindaĵoj estas la preĝejo kaj la ermitejo, kaj montaraj naturaj lokoj.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • Aragón constante histórica. Publicaciones de la Caja de Ahorros de Zaragoza, Aragón y Rioja. 1979.
  • Ubieto Arteta, Antonio (1981-1989). Historia de Aragón. 6 vol. Zaragoza: Anubar.
  • Ubieto Arteta, Antonio, "Historia de Aragón". Los pueblos y los despoblados 1 (Eld. Anubar. Zaragoza, 1984)
  • CONTE OLIVEROS, Jesús. “Personajes y Escritores de Huesca y Provincia”. Eld. Librería General (Zaragoza 1981)

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]