Lota

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Lota estas urbo kun ĉ. 50.000 loĝantoj en Ĉilio. Ĝi estas minada centro en suda Ĉilio, en regiono Bío-Bío, provincio Concepción, ĉe nordo de Golfo de Arauco. http://eo.wikipedia.org/w/index.php?title=Lota&action=edit Redaktu Oni fondis ĝin en 1662, sed grava evoluo okazis ekde 1852, kiam industriisto Matías Cousiño malfermis tie minejon. Tiun kreskon helpis konstruo de fervojlinio en 1888, kondukanta al Concepción, je 30 km norde.

En Lota laboras briko- kaj ŝamotfabriko, kuprofandejo kaj tie prenas karbon la ŝipoj, veturantaj apud la bordo. En supra Lota funkcias krom la administraj kaj entreprenaj burooj ankaŭ mineja urboparto, en Malsupra Lota funkcias kiel komerca kaj loĝa zono.

Tie troviĝas ankaŭ la fama parko Isidora Cousiño.