Lothar Matthäus

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Lothar Matthäus
Persona informo
Naskonomo Lothar Herbert Matthäus
Naskiĝo 21-an de marto 1961 (1961-03-21) (63-jaraĝa)
en Erlangen
Lingvoj germanaitalaangla
Ŝtataneco GermanioOkcidenta Germanio
Familio
Edz(in)o Anastasia Klimko • Marijana Matthäus • Lolita Morena • Liliana Matthäus
Okupo
Okupo futbalisto • futbala trejnisto • muzikisto
vdr

Lothar Herbert Matthäus (prononco [ˈloːtaɐ̯ maˈtɛːʊs]) estas germana futbaltrejnisto kaj ekse profesia futbalisto. Li naskiĝis la  21-an de marto 1961(nun 1961-03-21) en Erlangen, Bavario, Okcidenta Germanio, do nun estas 63-jara. En 1990 li ricevis la premion ora Pilko por la eŭropa monda futbalisto de la jaro kaj ankaŭ nomumiĝis monda futbalisto de la jaro laŭ la Monda Futbala Magazino, post kiam li kapitanis la germanan nacian teamon de futbalo en la Futbala Mondpokalo 1990. Sekvajare, li ankaŭ nomumiĝis la entute unua "monda futbalisto de la jaro" de la interancia federacio FIFA.

Lothar Matthäus en 2012

Futbalista kariero[redakti | redakti fonton]

Inter la jaroj 1979 kaj 2000 li estis profesia futbalisto, interalie de la kluboj Bayern München kaj Inter Milano.

Krome Lothar Matthäus inter la jaroj 1980 kaj 2000 estis membro de la vira germana nacia teamo de futbalo, post kiam inter 1979 kaj 1983 li ankaŭ membris en la nacia teamo de sub-21-jaruloj. Kadre de la vira nacia teamo li kunkonkuris pri la Futbala Mondpokalo de 1982, 1986, 1990 (kiun la teamo gajnis), 1994 kaj 1998, kaj havas la rekordon de 25 partoprenitaj matĉoj de la Futbala Mondpokalo. Krome per la nacia teamo li gajnis en la Eŭropa Futbal-Ĉampionado 1980 kaj partoprenis en la eŭropaj ĉampionadoj de 1984, 1988 kaj 2000. Diego Maradona en sia libro "Yo soy el Diego" ("mi estas Diego") modeste skribis pri li "Li estas la plej bona rivalo kiun mi iam ajn havis. Mi supozas ke tio sufiĉas por difini lin".

Trejnista kariero[redakti | redakti fonton]

Post la aktivaj sportistaj jaroj, li ekde la jaro 2000 estas futbaltrejnisto. En 2001–2002, li respondecis pri la teamo de la klubo Rapid Vieno, en 2002–2003 pri la teamo Partizan Belgrado, en 2004–2006 pri la hungara nacia teamo de futbalo, en 2006 pri la teamo Atlético Paranaense, en 2006–2007 pri la teamo Red Bull Salzburg, en 2008–2009 pri la teamo Makkabi Netanja kaj en 2010–2011 pri la bulgara nacia teamo de futbalo.