Lotte

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Lotte (setlejo))
Lotte
Blazono
Lotte (Germanio)
Lotte (Germanio)
DEC

Map

Flago
neurba komunumo de Germanio
Administrado
Federacia lando Nordrejn-Vestfalio
Distriktaro Distriktaro Münster
Distrikto Distrikto Steinfurt
Urborajtoj
Telefona antaŭkodo 05404 / komunumoparto Büren: 0541 / komunumoparto Osterberg: 05405
Poŝtkodo 49504
Aŭtomobila kodo ST
Oficiala Municipokodo 05566048
Politiko
Komunumestro Rainer Lammers
Partio de komunumestro SPD
Adreso de la administrejo Westerkappelner Str. 19
49504 Lotte
Demografio
Loĝantaro 14314 (stato 2022-12-31) [fonto: landa statistika oficejo]
Geografio
Geografia situo 52° 17′ N, 7° 55′ O (mapo)52.2763888888897.9166666666667Koordinatoj: 52° 17′ N, 7° 55′ O (mapo)
Alto super la marnivelo 66 m
Areo 38 km²
Oficiala retejo http://www.lotte.de
vdr

Lotte estas komunumo en la federacia lando Nordrejn-Vestfalio de Germanio. Ĝi apartenas al la distrikto Steinfurt, kaj troviĝas tuj sude de la urbo Osnabrück, kiu jam apartenas al la najbara federacia lando Malsupra Saksio. Fine de decembro 2022 la komunumo havis 14 314 loĝantojn.

Ĝia teritorio apartenas al la regiono lando de Tecklenburg, la areo de eksa graflando samnoma, kaj en pli vasta senco al la historia regiono Monastera Lando, al kiu ankaŭ apartenas tri najbaraj distriktoj kaj la urbo Monastero, germane Münster (Westfalen); la historia regiono ne havas fikse difinitajn limojn - pli-malpli limoj estas la mezalta montaro Teŭtoburga Arbaro nordoriente, la rivero Lippe sude kaj la limo al la najbara ŝtato Nederlando okcidente.

Proksime troviĝas la aŭtovoja kruciĝo Lotter Kreuz inter la germana aŭtovojo A1, kiu vojas norden (al Bremeno kaj Hamburgo) kaj suden (al la Ruhr-regiono kaj Kolonjo), kaj la germana aŭtovojo A30, kiu vojas okcidenten (al Amsterdamo) kaj orienten (al la germana aŭtovojo A2 kaj de tie al Hanovro kaj Berlino).