Lotus Software

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Lotus Software
negoco vd
Dum 1982 - nekonata/nuntempe
Fondintoj Mitch Kapor • Jonathan Sachs vd
Sidejo Kembriĝo
Lando Usono
Agokampo programaro
Posedata de IBM vd
TTT Oficiala retejo
vdr

Lotus Software estis firmao, produktanto de komputilaj programoj, nun parto de IBM. Ĝia plej sukcesa produkto estis la tabelkalkulilo Lotus 1-2-3.

Lotus Software estis fondita en 1982 de Mitch Kapor kaj Jonathan Sachs. Ĝia plena nomo antaŭ la transpreno flanke de IBM estis Lotus Development Corporation. Ĝia unua produkto estis Lotus Executive Briefing System, programo por Apple II por subteni prelegojn per vidaj prezentaĵoj. Lotus 1-2-3 aperis en januaro 1983. Ankoraŭ uzata, precipe en iom grandaj entreprenoj kaj publikaj aŭtoritatoj, estas la kunlabor-programaro Lotus Notes, kies unua versio aperis en 1991.

En la 1990-aj jaroj oni asertis, ke la usona sekreta servo National Security Agency (NRA) devigis Lotus malfortigi la ĉifran algoritmon en Lotus Notes. Efektive en 1996 montriĝis, ke Lotus Notes kunsendas parton de la ŝlosilo (24 el 64 bitoj) kun la mesaĝo, sed ĉifritan per ŝlosilo, kiun konas nur NRA. Tiel NRA bezonas "krakigi" nur 40 bitojn, kio ne estas problemo.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]