Loučná pod Klínovcem (antaŭe Loučná, germaneWiesenthal) estas urbo en Ĉeĥio en Regiono Ústí nad Labem en Ercmontaro, en administra rondo Kadaň. Ĝi etendiĝas norde de monto Klínovec sur deklivo laŭlonge laŭ rivereto Polava, kiu kreas ŝtatlimon kun Germanio. Ekde la jaro 1995 estis en la municipo limpasejo por piedirantoj en najbaran Oberwiesenthal. Temas pri la plej okcidenta urbo de Regiono Ústí nad Labem. Konsisto de la urbo estas krom la propra Loučná (antaŭe Český Wiesenthal, germaneBöhmisch Wiesenthal) ankaŭ vilaĝo Háj.
Loučná estis verŝajne fondita jam en la 14-a jarcento. La unua skribmencio pri la municipo devenas el la jaro 1431, sed en plua registro ĉe la jaro 1449 oni parolas pri "dezerta Wiesenthal". Laŭ registro el la jaro 1528 Loučná estis denove loĝigita kaj tiutempe lasis saksia duko konstrui tra Louučná ŝoseon, kiu kondukas el Boží Dar ĝis Jáchymov. En la dua duono de la 16-a jarcento ĉi tie post malkovro de riĉa arĝenta vejno okazis ekfloro de minado.
La municipo antaŭe nomiĝis sole Loučná, sed surbaze de loka referendumo ĝi estis ekde la 1-a de januaro 2004 alinomita je Loučná pod Klínovcem. Ekde la 10-a de oktobro 2006 estis al la municipo redonita statuso de urbo. La urbo estis grave trafita de postmilita ellandigo de devenaj loĝantoj. La novekloĝintoj malbone kunvivis kun la montara municipo kaj la nombro de loĝantoj de la dua mondmilito senĉese sinkas. Vivas ĉi tie proksimume 100 loĝantoj, Loučná tiel havas la duan plej malgrandan nombron de loĝantoj el ĉiuj urboj en Ĉeĥio.