Lou Antonio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Lou Antonio
Persona informo
Naskiĝo 23-an de januaro 1934 (1934-01-23) (90-jaraĝa)
en Oklahomurbo
Lingvoj angla vd
Ŝtataneco Usono vd
Alma mater Actors Studio vd
Familio
Edz(in)o Lane Bradbury vd
Profesio
Okupo aktorofilmreĝisoro • televida aktoro vd
Aktiva dum 1960– vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Louis Demetrios ANTONIO, konata per anglalingva karesnomo Lou Antonio (naskita 1934) estas usona aktoro, verkisto, produktoro kaj reĝisoro.

Antonio estis amatora basballudisto, kiu interesigis profesian teamon Boston Red Sox, sed vundiĝis jam kiel adoleskanto. Li diplomiĝis kiel ĵurnalisto ĉe Universitato de Oklahomo.

Li komencis sian profesian vivon kiel sporta ĵurnalisto en Daily Oklahoman [1]

La 1960-aj jaroj[redakti | redakti fonton]

Antonio debutis kiel aktoro per televidaĵo Play of the Week en 1960 kaj aperis en Have Gun - Will Travel, The Power and the Glory, Naked City, The Defenders, The Virginian, The Wackiest Ship in the Army, Hawk, The Monkees, I Dream of Jeannie, Bonanza Star Trek, Gentle Ben, Gunsmoke kaj Bewitched inter aliaj. Li debutis en kino per Splendor in the Grass (1961). En kino li aperis ankaŭ en America America, Hawaii, Cool Hand Luke.

Li komencis sian karieron kiel reĝisoro per televidserio Heroic Mission en 1967 kaj Antonio verkis sian unuan scenaron por kinfilmo Mission Batangas en 1968. Dum 1960-aj jaroj li ankaŭ reĝisoris televidserion Gentle Ben.

La 1970-aj jaroj[redakti | redakti fonton]

En 1970-aj jaroj li aktoris en televidaĵoj kiel Here Come the Brides, The Flying Nun, Hawaii Five-O, Cannon, Mission: Impossible, Night Gallery, The Rookies kaj Dog and Cat, krom en kinfilmo The Gypsy Warriors.

Antonio verkis scenaron por televidserio Griff en 1973, kies epizodon li ankaŭ reĝisoris.

Li reĝisoris epizodojn de televidserioj Here Come the Brides, The Flying Nun, The Rookies, The Partridge Family, McCloud, The Rockford Files, McMillan & Wife ktp. krom multajn televidfilmojn kiel ekzemple Silent Victory: The Kitty O'Neil Story, A Real American Hero kaj Heaven on Earth.

La 1980-aj jaroj[redakti | redakti fonton]

En 1980-aj jaroj li aktoris en televidaĵon Where the Ladies Go, Insight, Dan August: Murder, My Friendkaj Remington Steele.

Antonio reĝisoris televidaĵoj kiel Something So Right, Pals, Mayflower Madam, Dark Holiday inter aliaj.

Li estis produkoro de Micki + Maude (1984), The Outside Woman kaj Dark Holiday (ambaŭ 1989).

La 1990-aj jaroj[redakti | redakti fonton]

En 1990-aj jaroj li aktoris en televidaĵoj Face to Face kaj Spy Game.

Antonio reĝisoris televidaĵojn Face to Face, The Last Prostitute, Nightmare in the Daylight, Chicago Hope, Party of Five inter multaj aliaj.

La 21-a jarcento[redakti | redakti fonton]

Antonio reĝisoris epizodojn de televidserioj kiel The Fugitive, The West Wing, CSI: Crime Scene Investigation, Family Affair kaj Boston Legal

Lia lasta laboro kiel aktoro estis en Frankie and Johnny Are Married (2003).

Li estis produktoro de Never a Neverland en 2014.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. "A Dog's Life for Lou", The Robesonian, 1a de majo, 1977, p. 13.
    "He was born in Oklahoma City, where he made a name for himself as a sports reporter on the Daily Oklahoman while still in his teens".