Louane
Louane | |
---|---|
![]() Louane en Cannes en la jaro 2017
| |
Bazaj informoj | |
Naskonomo | Anne Peichert |
Kromnomo | Louane Emera |
Naskiĝo | 26-an de novembro 1996 (28-jaraĝa) en Sainte-Catherine |
Deveno | Sainte-Catherine, Pas-de-Calais, Francio |
Ĝenroj | popmuziko, kanzono |
Profesio | kantistino, aktorino |
Aktivaj jaroj | 2013 – nuntempo |
Eldoninto | Universal Music/Mercury Records |
Retejo | www.louane.live/fr |
Anne Peichert, artistnomo Louane Emera, estas kantistino, muzikistino kaj franca aktorino. Ŝi naskiĝis la 26-an de novembro 1996 en Sainte-Catherine (Pas-de-Calais), do nun estas 28-jaraĝa.
Oni rimarkigis ŝin en 2013 en la franca televidkonkurso "The Voice": La plej Bela Voĉo, poste ŝi atingas famecon en 2014 dank' al sia unua rolo en la filmo La Famille Bélier (La Familio Bélier). Per tiu bela filmo ŝi ricevis la francan filmpremion de la plej bona ina espero en 2015 (César du meilleur espoir féminin).
Ŝia unua muzikalbumo "Ĉambro 12" aperis en 2015 kaj estis la plej vendita albumo de la jaro en Francio kaj ricevis premion pri tio en 2016.
Dank'al televidkonkurso 'The Voice', ŝi altiris atenton de la filmreĝisoro Eric Lartigau, kiu nomiĝas ŝin ĉe la ĉefa rolulino en la filmo "La Famille Bélier" (2014). En tiu okazo, ŝi eklernis la francan signolingvon. Ŝi ricevis du premiojn.
Ŝi reprezentas Francion al la Konkurso Eŭrovido-Kantokonkurso 2025 en Bazelo (Svislando), kun sia kanto Maman (Panjo).
Biografio
[redakti | redakti fonton]Anne Peichert naskiĝis la 26an de novembro 1996 en Sainte-Catherine en Pas-de-Calais, kaj kreskis en Hénin-Beaumont, en la sama departemento, kun siaj kvar fratinoj kaj sia duonfrato. La frataro servas kiel messervantoj kaj Anne sekvas katolikan edukadon ĝis la komunio. Siaj parencoj estas makleristoj en internacia asekuro. Sia patro havas germanajn kaj polajn devenojn, kaj sia patrino portugalajn kaj brazilajn. Diagnozita atentomanka perturbo ekde la aĝo de 8 jaroj, Louane klarigas ke siaj gepatroj ofte disciplinigis ŝin dum la infanaĝo:, sed en intervjuoj ŝi plurfoje akcentis, ke samtempe ambaŭ estis plenaj de amo.
Ŝiaj parencaj konfidis sian edukadon al vartistino, Monique, kiu dividis kun ŝi la pasion pri muziko. Ili ofte kantis kune kaj iun tagon ŝi decidis enskribi ŝin al konkurso de kanto. Ŝi estis ok-jaraĝa. Poste Monique kuraĝigis ŝin daŭrigi, kaj konvinkis siajn gepatrojn enskribi ŝin al kurso de kanto.
Ŝi partoprenis en 2009, 12-jaraĝa, al la dua sezono de la elsendo "L'école des stars", en franca televida kanalo Direct8 kie ŝi interpretis tri kantojn.
En februaro 2013, 16-jaraĝa, ŝi perdis sian patron, Jean-Pierre, kaj la sekva jaro, en aprilo 2014, ŝi perdis sian patrinon, Isabelle, pro kancero.
Filmografio
[redakti | redakti fonton]Jaro | Titolo | Rolo | Notoj |
---|---|---|---|
2014 | La Famille Bélier de Eric Largigau | Paula Bélier | Filmpremio de plej bona ina espero |
2016 | Trolls | Poppy | |
2017 | Sahara | Eva | |
2017 | Nos patriotes (niaj patriotoj) de Gabriel Le Bomin | Marie | |
2018 | Les Affamés (la malsatuloj) de Léa Frédeval | Zoé | |
2018 | Incredibles 2 | Violet Parr | |
2021 | Belle | Belle | |
2022 | Luck | Sam | |
2023 | Marie-Line et son juge (Marie-Line kaj sia juĝisto) | Marie-Line |