Saltu al enhavo

Loudi

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Placo de Loudi
Placo de Loudi
Loudi
departemento-ranga urbo
urbego Redakti la valoron en Wikidata vd
Administrado
Poŝtkodo 417000
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 3 931 800  (2018) [+]
Loĝdenso 485 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 27° 44′ N, 112° 0′ O (mapo)27.73776111.99742Koordinatoj: 27° 44′ N, 112° 0′ O (mapo) [+]
Areo 8109,59 km² ( 810 959 ha) [+]
Horzono UTC+08:00 [+]
Loudi (Ĉinio)
Loudi (Ĉinio)
DEC
Situo de Loudi

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Loudi [+]
vdr

Loudi, per simpligita ĉina skribo 娄底, laŭ pinjino Lóudǐ estas prefektujnivela milionurbo en provinco Hunano en Ĉina Popola Respubliko.

Piedira strato en Loudi

Loĝantaro

[redakti | redakti fonton]

Laŭ la censo de 2020 la prefektujnivela loĝantaro estis 3 826 996.

Geografio

[redakti | redakti fonton]

Loudi etendiĝas en areo de 8 107 km² sur montetaro kaj konsistas el 5 dividoj.

La konata historio de tiu teritorio komenciĝis antaŭ kelkajn jarcentojn antaŭ Kristo. La administraj limoj kaj suverenoj ofte ŝanĝiĝis dum la historio. La 10-an de junio 1987 la distrikto estis altigita al distriktnivela urbo, fine en 1999 prefektujnivela urbego.

Ŝtaluzino

Karbominado, prilaborado, metalurgio, elektroproduktado, liverado, prilaborado de agrikulturaj produktoj, ceramikaĵoj kaj konstrumaterialoj estas inter la ĉefaj industriaj produktoj de Loudi.

La plej altnivela edukado okazas en universitato kaj 2 altlernejoj.

Stacidomo

Loudi estas facile atingebla fervoje aŭ ĉefvoje.

La klimato estas subtropika musona klimato kun humida vetero kaj kvar apartaj sezonoj: varmaj someroj, malvarmaj vintroj kaj malvarmetaj aŭtunoj. La jara averaĝa temperaturo estas 18 °C kaj varias inter 14-22 °C. Jare averaĝe pluvas 1419 mm, en ĉiuj monatoj pluvas, sed precipe inter marto-aŭgusto.

Bildoj pri Loudi
Aĉetstrato
Strateto
Vendejego
Popola kortumo
Hotelo
Universitato
Altlernejo
Statuo


Vidindaĵoj

[redakti | redakti fonton]
  • preĝejoj

Ĝemelurboj

[redakti | redakti fonton]
  • WikiTrans