Louis-Marie Grignion de Montfort
| Sankta | ||
| Louis-Marie Grignion de Montfort | ||
|---|---|---|
| Persona informo | ||
| Louis-Marie Grignion de Montfort | ||
| Naskonomo | Louis-Marie Grignion | |
| Naskiĝo | 31-a de januaro 1673 en Montfort-sur-Meu | |
| Morto | 28-a de aprilo 1716 en Saint-Laurent-sur-Sèvre | |
| Tombo | Saint-Laurent-sur-Sèvre | |
| Religio | katolikismo vd | |
| Lingvoj | franca vd | |
| Ŝtataneco | Francio | |
| Profesio | ||
| Okupo | katolika sacerdoto • teologo • misiisto | |
| Sanktulo | ||
| Beatigo | 1888 de Leono la 13-a | |
| Kanonizo | 20-a de julio 1947 de Pio la 12-a | |
| Festotago | 28-a de aprilo | |
| vd | Fonto: Vikidatumoj | |

Louis-Marie GRIGNION de MONTFORT (naskiĝinta la 31-an de januaro 1673 en Montfort-sur-Meu, mortinta la 28-an de aprilo 1716 en Saint-Laurent-sur-Sèvre) estis franca popolmisiisto, verkisto kaj ordenfondinto. Li estas sanktulo katolika.[1]
Biografio
[redakti | redakti fonton]Studis Grignion inter 1693 kaj 1700 teologion en la porpastra seminario Sankta Sulpicio en la 6-a arondismento de Parizo. En la 5-a de junio 1700 estis lia sacerdota ordinacio; inter 1701-03 kaj 1704-05 li estis hospitala animzorganto en Poitiers. Tie fondis li, en la 2-a de februaro 1703, la kongregacion de la Filinoj de la Saĝeco (Filles de la Sagesse) por flegi malsanulojn kaj instrui malriĉajn lernantojn. En 1705 li fondis la ordenon de la Montfortanoj (latine: Societas Mariae Montfortana, SMM) por antaŭenigi la Dipatrinan kulton kaj la mision.
Grignion de Montfort membris ankaŭ en la tria ordeno de la dominikanoj atakate fare de jansenismaj klerikoj. De 1704 li nelacigeble predikistis en multaj komunumoj en Okcidenta Franclando. En 1715 li fondis je La Rochelle lernejon por infanoj kun modesta sociala fono. En 1888 lia papa moŝto Leono la 13-a beatuligis lin; Pio la 12-a kanonizis lin je sankteco en la 20-a de julio 1947.
La romkatolika mariologio ŝuldas al li la postulon ofte renovigi la bapto-promeson kaj ĉiam denove dediĉi sin al Jesuo Kristo pere de Maria (kp. la verkon Traité de la vraie dévotion à la Sainte Vierge). La recito de la rozario estu ŝildo edifa (kp. la verkon Secret admirable du très saint Rosaire pour se convertir et se sauver).
Tre ŝatis lin papo Johano Paŭlo la 2-a; modelo estas li ankaŭ por anoj de la pia internacia societo Maria Legio.
En Germanlingvio furoris libro de Friedrich Wessely en 1950: Eins mit Gott durch Maria (Unu kun Dio per Maria), je honoro de Montfort.
Festotago lia estas la 28-a de aprilo.
Verkoj (elekto)
[redakti | redakti fonton]- l'Amour de la Sagesse éternelle
- le Traité de la vraie dévotion à la Sainte Vierge
- le Secret de Marie
- la Lettre circulaire aux Amis de la Croix
- le Secret admirable du très saint Rosaire pour se convertir et se sauver
- la Prière embrasée, pour demander à Dieu des missionnaires pour la Compagnie de Marie
- les Cantiques
Literaturo
[redakti | redakti fonton]- Augustinus Kurt Fenz: Ich bin Dein. 33 Stufen zur vollkommenen Hingabe an Jesus durch Maria, dua eldono, Sittendorf 2004, ISBN 3-901327-09-6
- Hermann Josef Jünemann (red.): 50 Jahre Heiligsprechung des hl. Montfort, Marianisches Sekretariat, Elsbethen-Glasenbach 1997
- Adelheid Lichtenstein: Ludwig Maria von Montfort, Salterrae, Maria Roggendorf 1994
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- elŝutebla verkaro de Montfort
- Das Goldene Buch vom hl. Ludwig Maria Grignion von Montfort als kostenloses Hörbuch, Herausgegeben von der Militia Immaculatae, 2021
- letero de Johano Paŭlo la 2-a pri la sanktulo (2003)
- hejmpaĝo de la germanlingvaj Montfortanoj
Notoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ "Saint Louis-Marie Grignion - infos sur le saint du joŭr" - ĉe: vaticannews.va

