Louis-Michel Lepeletier de Saint-Fargeau

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Jump to navigation Jump to search
Disambig.svg La titolo havas ankaŭ aliajn signifojn, por vidi ilin bonvolu rigardi la apartigilan paĝon: Saint-Fargeau (apartigilo)
Louis-Michel Lepeletier de Saint-Fargeau
Louis-Michel
Louis-Michel Lepeletier de Saint-Fargeau
Persona informo
NomoLouis-Michel Lepeletier de Saint-Fargeau
Dato de naskiĝo29-a de majo 1760
Loko de naskiĝoParizo
Dato de morto21-a de januaro 1793
Loko de mortoParizo
Okupojpolitikisto kaj advokato
Aĝo je morto32
Portalo pri Homoj
v  d  r
Information icon.svg

Louis-Michel Lepeletier, markizo de Saint-Fargeau (naskiĝis la  29-an de majo 1760(nun 1760-05-29) en Parizo, mortis la 21-an de januaro 1793 (tago de la ekzekuto de Ludoviko la 16-a)), viktimo de murdo, estis franca politikisto kaj advokato.

Familio[redakti | redakti fonton]

Louis-Michel Lepeletier de Saint-Fargeau devenis de famkonata familio de parlamentanoj. Li estis pranepo de Michel Robert Le Peletier des Forts, grafo de Saint-Fargeau, filo de Michel-Étienne Le Peletier de Saint-Fargeau (1736-1778) kaj Suzanne-Louise Le Peletier de Beaupré (mortinta la 20-an de februaro 1762 je la aĝo de 88 jaroj).

Liaj fratoj estis la entomologo Amédée Louis Michel Lepeletier (1770-1845) kaj la politikisto Félix Lepeletier.

Inter liaj posteuloj estas akademiano Jean d'Ormesson[1].

Biografio[redakti | redakti fonton]

Louis-Michel Lepeletier de Saint-Fargeau estis konsilisto en la Parlamento de Parizo per aĝa dispenso ekde 1779 kaj advokato en la malliberejo de Châtelet. En 1785, li fariĝis ĝenerala advokato kaj estis elektita prezidanto de la Parlamento de Parizo antaŭ 1789.

Ekde 1788, li prezidis la ĉambron de vakaĵoj, kaj antaŭ li estis pledata la fama proceso Guillaume Kornmann, el la nomo de strasburga bankisto defendita de la fama liona advokato Nicolas Bergasse, antaŭa partizano de Franz-Anton Mesmer, pra-revolucia ribelulo kaj unu el la estontaj gvidantoj de la tielnomitaj « Monarkiistoj » komence de la Revolucio. Tiu ĉi, en elokventoplena oratoraĵo, engaĝis sin ĝisfine persekuti krimon kaj ties maljustaĵojn; kaj tiam, alparolante la prezidanton Saint-Fargeau, li prononcis tiun laŭdon: „Kaj vi, kiu prezidas tiun tribunalon; vi, la amiko de moroj kaj leĝoj; vi, en kiu ni ĉiuj admiras, krom la talentoj kiuj faras la grandajn juĝistojn, la simplajn kaj mildajn virtojn kiuj karakterizas justan kaj senteman homon... ricevu miajn ĵurojn...“

Louis-Michel Lepeletier estis framasono, membro de loĝio Phoenix, el la Grand Orient de France.

La 16-an de majo 1789, li estis elektita deputito de la nobelaro de Parizo en la Ĝeneralaj Statoj de 1789. Komence hezitema pri la alprenota sinteno, li neis en julio siajn nobelajn originojn kaj fariĝis unu el la plej ardaj defendantoj de la kaŭzo de la popolo.

La 19-an de junio 1790, tago de la forigo de nobelaj titoloj, li voĉdonigis ke neniu civitano povos porti alian nomon ol tiu de sia familio reduktita al ĝia plej simpla parto. La sekvan tagon, Louis Michel Lepeletier, markizo de Saint-Fargeau, nur subskribis Michel Lepeletier. La 21-an de junio 1790[2], li fariĝis prezidanto de la Konstitucia Asembleo de 1789.

Raportisto de komitato de krima jusrisprudenco, la 30-an de majo 1791, li prezentis projekton de punkodo en kiu li proponis abolicii mortpunon kaj anstataŭigi ĝin per malliberigo. La 6-an de oktobro, la Konstitucia Asembleo de 1789 adoptis la punleĝon, kiu ja malpermesis torturon sed ne konservis la proponon de abolicio, artikolo 3 estante formulite kiel sekvas por agnoski ununuran ekzekutan manieron: « Ĉiu kondamnito [al morto] estos senkapigita ».

Li estis elektita membro kaj prezidanto de departementa administracio de Yonne en 1791, kie li sukcedis al Alexandre-Marie d'Avigneau[3], poste, la 6-an de septembro 1792, deputito de tiu departemento, la 2-a el 9 per 440 voĉoj el 542 voĉdonantoj, en la Konvencio, kiu elektis lin kiel sekretarion. Li aliĝis al la Montagnard-oj. La 30-an de oktobro, li faris paroladon pri gazetara libereco. En decembro, la komitato de publika instruado prezentinte projekton de nacia edukado reproduktantan tiun de Condorcet, Lepeletier tiam redaktis memorandon en kiu li resumis siajn ideojn pri edukado de infanoj. Tiuj ĉi aparte postulis ke ĉiu infano devas aparteni al la ŝtato kaj ne al siaj gepatroj.

Murdado de Lepeletier de Saint-Fargeau

Post kiam li estis kontraŭulo de mortpuno, li ŝanĝis opinion kaj, ne sen hezitado, li voĉdonis la morton de Ludoviko la 16-a la 20-an de januaro 1793. La vesperon de sia voĉdono, li iris al Février, restoraciisto en Palais-Royal. Iama korpogardisto de Ludoviko la 16-a, Philippe Nicolas Marie de Pâris, kiu kaŝis glavon sub sia vesto, aperis antaŭ li kaj diris, laŭ atesto: „Estas vi, fiulo de Lepeletier, kiu voĉdonis la morton de la reĝo?“ al kio li respondus: „Mi voĉdonis laŭ mia konscienco; kaj kiom gravas al vi?“ Pâris tiam enigis sian glavon en lian flankon dirante: „Prenu, jen por via rekompenco“ antaŭ ol forfuĝi. Morte vundita, Lepeletier estus nur dirinta: „Al mi estas malvarme!“ Transportita al la hejmo de sia frato, Placon Vendôme, li forpasis tie la 21-an de januaro 1793 ĉirkaŭ la unua kaj duono matene, kelkajn horojn antaŭ Ludoviko la 16-a[4]. La politika ekspluato de lia morto utilis kiel antaŭprovo al tio kion la morto de Marat instigis kelkajn monatojn poste: la kulto de « revoluciaj herooj falintaj kiel ekzemploj ». Louis-Michel Lepeletier de Saint-Fargeau estis la lasta posedanto de la feŭdo de Aincourt.

Toponimoj[redakti | redakti fonton]

Lia nomo estis donita dum kelkaj jaroj (de 1793 ĝis 1806) al strato de Parizo, la rue Michel-Lepeletier, kiu, ekster tiu periodo, ĉiam nomiĝis rue Michel-le-Comte.

La pariza metrostacio Saint-Fargeau omaĝas al tiu personeco, en la kvartalo Saint-Fargeau kies nomo devenas de Parko Saint-Fargeau, restaĵo de kastelo de Lepeletier de Saint-Fargeau aŭ Kastelo de Ménilmontant. Saint-Fargeau estas la sola nomo uzata dufoje en la nomaro de metrostacioj kaj stacidomoj de RER ĉar stacidomo de RER ankaŭ nomiĝas Saint-Fargeau, tiu ĉi situas en komunumo Saint-Fargeau-Ponthierry en Seine-et-Marne.

Dum la Revolucio, la Insuloj de Lerino alprenis la nomon Insuloj Marat kaj Lepeletier.

Verkoj[redakti | redakti fonton]

La verkoj de Louis-Michel Lepeletier de Saint-Fargeau estis publikigitaj en 1826 de lia frato Félix:

  • (1826) “député aux assemblées constituante et conventionnelle, assassiné le 20 janvier 1793, par Paris, garde du roi ; précédées de sa vie, par Félix Lepeletier, son frère ; suivies de documents historiques relatifs à sa personne, à sa mort et à l'époque”, Œuvres de Michel Lepeletier Saint-Fargeau (france). Bruselo: Arnold-Lacrosse, imprimeur-libraire, p. 503.

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • Adolphe Robert, Gaston Cougny, Dictionnaire des parlementaires français de 1789 à 1889, Parizo, Bourloton, 1889, tome 4 (de Lepaige à Le Provost de Launay), p.101-102.
  • Danielle Chadych, Le Marais, évolution d'un paysage urbain, Parigramme, 2005, ISBN 2-84096-188-1, p.440-441.
  • Annika Blichmann, Schulreform und Reformschule in Frankreich. Die "Ecole élémentaire Vitruve" im Horizont der Geschichte, Jena 2008, ISBN 978-3-938203-68-2
  • M. Déy, Histoire de la Ville et du Comté de Saint-Fargeau, Auxerre, 1856
  • Edmond Le Blant, Lepeletier de Saint-Fargeau et son meurtrier, Parizo, Douniol, 1874
  • Adolphe Wattinne, Un magistrat révolutionnaire Michel Lepeletier de Saint-Fargeau (1760-1793), Parizo, Marchal & Godde, 1913; legu enrete
  • Jacques Hérissay, L'assassinat de Le Pelletier de Saint-Fargeau, Parizo, Ed. Emile-Paul Frères, 1934
  • Jeannine Baticle, La seconde mort de Lepeletier de Saint-Fargeau. Recherches sur le sort du tableau de David in Bulletin de la Société Française d’Histoire de l’Art, 1988, Parizo, 1989, p.131-145
  • Bernd Jeschonnek, Revolution in Frankreich 1789 bis 1799 - Ein Lexikon, Berlino, Akademie-Verlag, 1989
  • Robert Simon, David’s Martyr-Portrait of Le Peletier de Saint-Fargeau and the conundrums of Revolutionary Representation in Art History, vol.14, n°4, decembro 1991, p.459-487
  • Roberto Martucci, En attendant Le Peletier de Saint-Fargeau in Annales historiques de la Révolution française, 2002, n°2, p.77-104
  • Marc Vanden Berghe, Ioana Plesca, Lepelletier de Saint-Fargeau sur son lit de mort par Jacques-Louis David : saint Sébastien révolutionnaire, miroir multiréférencé de Rome, Bruselo, 2005 (havebla en Reĝa Biblioteko de Bruselo).

Notoj kaj referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Jean d'Ormesson skribis: « Mia patrino [...] devenis en rekta linio, pere de virinoj, de familio, parlamentana [...] de kiu ni havis la kastelon kie ni vivis, en Yonne, en Puisaye: Le Pelletier de Saint-Fargeau. » (Qu'ai-je donc fait, Gallimard, 2008, p. 154).
  2. Eksaj prezidantoj de la Nacia Asembleo en retejo de Assemblée-nationale.
  3. Jean Lebeuf. (1855) “continues jusqu'à nos jours avec addition de nouvelles preuves et annotations”, Mémoires concernant l'histoire civile et ecclésiastique d'Auxerre et de son ancien diocèse 3. Perriquet, p. 534..
  4. Ludoviko la 16-a estis gilotinita la saman tagon precize je la 10 horo 22.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Fonto[redakti | redakti fonton]

En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Louis-Michel Lepeletier de Saint-Fargeau en la franca Vikipedio.