Louis Althusser

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Louis Althusser
Louis Althusser sketch (8420987781).jpg
Personaj informoj
Naskiĝo 16-an de oktobro 1918 (1918-10-16)
en Bir Mourad Raïs
Morto 22-an de oktobro 1990 (1990-10-22) (72-jara)
en Parizo
Kaŭzo de morto korinfarkto
Ŝtataneco Francio
Alma mater Supera normala lernejo
Profesio filozofo, politikisto, universitata profesoro
Lingvoj franca lingvo
Familianoj
Edz(in)o Hélène Rytmann
Frat(in)o Georgette Althusser
v  d  r
Information icon.svg

Louis Pierre ALTHUSSER (naskiĝis en Birmandreis la 16-an de oktobro 1918, mortis la 23-an de oktobro 1990 en Parizo) estis franca marksista filozofo.

Li naskiĝis en Alĝerio kaj studis en la bonfama École Normale Supérieure en Parizo, kie li poste fariĝis profesoro pri filozofio. Li estis fronta defendanto de la Franca Komunista Partio kaj liaj argumentoj estis respondo kontraŭ multaj minacoj al la ideaj fundamentoj de tiu socialisma projekto. Lin influis kaj empiriismo (kio tiutempe ekinfluadis marksismajn socisciencon kaj ekonomion) kaj kreskanta intereso de humanismaj kaj demokratisocialismaj tendencoj (kiuj tiam ekapartigis la eŭropajn Komunistajn Partiojn). Althusser estas ofte menciata kiel strukturalista marksisto, kvankam lia rilato kun aliaj skoloj de franca strukturalismo ne estas simple parenceca.