Louis Bonaparte

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Louis Bonaparte
reĝo de reĝlando Holando
Louis Bonaparte, Reĝo de Holando, de Charles Howard Hodges
Louis Bonaparte, Reĝo de Holando, de Charles Howard Hodges
Regado de 1806 ĝis 1810
Persona informo
Naskonomo Luigi Buonaparte
Naskiĝo 2-an de septembro 1778 (1778-09-02)
en Ajaccio,  Reĝlando Francio
Morto 25-an de julio 1846 (1846-07-25) (67-jaraĝa)
en Livorno,  Grandduklando de Toskanio
Mortis pro naturaj kialoj vd
Mortis per apopleksio vd
Tombo Q114796254 vd
Religio katolika eklezio vd
Lingvoj francanederlanda vd
Ŝtataneco Francio vd
Familio
Dinastio Familio Bonaparto vd
Patro Carlo Maria Buonaparte vd
Patrino Maria Letizia Ramolino vd
Gefratoj Napoleono Bonaparte • Elizo Bonaparto • Karolino Bonaparto • Paŭlino Bonaparto • Jérôme BonaparteLucien BonaparteJozefo Bonaparto vd
Edz(in)o Hortense de Beauharnais vd
Infanoj Napoleono la 3-a • Napoleono Ludoviko Bonaparto • Napoleono Karolo Bonaparto vd
Profesio
Okupo diplomatopolitikistooficiromilitistoverkistohistoriisto vd
Aktiva en Northern Netherlands • AmsterdamoMunkeno vd
Aktiva dum 1792–1846 vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr
Louis Bonaparte
Louis Bonaparte, portreto de la jaro 1806
Louis Bonaparte, portreto de François Gérard

Louis Bonaparte (2-a de septembro 1778 - 25-a de julio 1846) estis frato de Napoléon Bonaparte, kaj patro de Louis Napoléon Bonaparte.

Li estis reĝo de reĝlando Holando de 1806 ĝis 1810.

Vivo[redakti | redakti fonton]

Ludoviko Napoleono Bonaparte (en franca Louis Napoléon Bonaparte) aŭ Ludoviko la 1-a de Nederlando (Lodewijk Napoleon en nederlanda), franca princo, reĝo de Nederlando, grafo de Saint-Leu (2a de septembro de 1778 - 25a de julio de 1846) estis unu el la gefratoj de la imperiestro Napoleono la 1-a de Francio, kaj filo de Carlo Buonaparte kaj María Letizia Ramolino, same kiel liaj gefratoj.

Louis naskiĝis kiel Luigi Buonaparte en Ajaccio, Korsiko la 2a de septembro de 1778. Li estis la plej juna frato de Jozefo Bonaparte, Napoleono la 1-a, Luciano Bonaparte kaj Elisa Bonaparte, kaj la plej aĝa frato de Paŭlino Bonaparte, Karolina Bonaparte kaj Jeronimo Bonaparte. Ok gefratoj entute.

Komence de sia kariero li estis en la armeo kaj servis al Napoleono en Egipto. Danke al Napoleono, li estis generalo je siaj 25 jaroj, Kvankam li mem sentis, ke li iras tro rapide.

Reĝo de Nederlando[redakti | redakti fonton]

Blazono de Nederlando de 1806 ĝis 1810, dum la regado de Louis Napoleón. Originalo en Gouda
En Rapenburg, Leiden, post la eksplodo de ŝipo kiu transportis pulvon, la reĝo inspektas la damaĝon. Verko de Carel Lodewijk Hansen

Napoleono nomumis lin reĝo de Nederlando la 5-an de junio de 1806. Ne estis dekomence malmulte da kontraŭstaro, ĉar la laŭnoma Batava Respubliko vere estis regata de princo Vilhelmo la 5-a de Orange, kiu regis despote. Multaj volis pli da trankvileco sub la regado de forta homo (ĉe la napoleona imperio) kaj krome Nederlando restis sendependa antaŭ Francio.

Kvankam lia frato volis, ke li estu nur iome pli ol simpla guberniestro, Louis volis esti reĝo serioze, kaj nomigis sin mem Reĝo Lodewijk la 1-a (adoptante la nederlandan formon por sia nomo), klopodante lerni la nederlandan kaj barakte klopodis esti registo de Nederlando responsa kaj sendependa. Supozeble, kiam li alvenis unuafoje al Nederlando, li diris al la popolo ke li estas la Konijn van 'Olland ("kuniklo de 'Olland (Holando)"), anstataŭ Koning van Holland ("Reĝo de Holando"), ĉar lia scipovo de la nederlanda ne estis perfekta. Tamen, tio pruvis, ke li klopodas paroli la lingvon kaj oni respektis lin.

Du grandaj tragedioj okazis dum lia reĝado: la eksplodo de ŝipo plena je pulvo en la centro de la urbo de Leiden en 1807, kio kaŭzis multajn mortintojn kaj detruojn, kaj terura inundo en 1809. Ambaŭkaze, Louis persone kaj efike superrigardis la lokajn helpajn klopodojn, kio nomigis lin Ludoviko la Bonulo. Same antaŭ epidemio.

La rega agado[redakti | redakti fonton]

La politiko de Louis klopodis disvolvigi la centrismon propran en Francio jam de antaŭ la revolucio. Nederlando estis ĝis tiam sufiĉe dispecigita kaj la loĝantaro ne engaĝiĝis en komunaj decidoj ĉe ĉefurbo Hago. Louis dividis la landon en dek provincoj, sub po unu guberniestro (landdrost) kiuj kiel la francaj prefektoj, regis la lokan politikon. Eĉ la urbestroj de la grandaj urboj estis elektitaj de la reĝo.

Louis same egaligis la jurajn konsiderojn, kiuj ĝis tiam ne estis komunigitaj. La reĝo pro tio adoptis la civilan kodon de Francio kaj mendis nacian kodon de kriminala juro kiu estis finita en 1808. La liberala idearo de Louis eniris en la nova kodo kun la abolo de la torturo kaj de punlaboro kaj, kvankam la mortopuno pluekzistis, la reĝo povis pardoni.

La religiaj minoritatoj ricevis rajtojn. Teorie la batava revolucio donis civilan egalecon al judoj kaj al katolikoj, sed praktike tio ne okazis ĝis 1808. La judoj rapide profitis tiun eglaecon por eniri en la administradon, sed la katolikoj restis iome marĝene. Laŭ ordono reĝa, la protestantoj redonis kelkajn preĝejojn al la katolikoj, kiel la katedralo Saint-Jean en Bois-le-Duc.

Louis multe interesiĝis pri la kulturo kaj la sciencoj. Li fondis diversajn institutojn kiuj ekzistas ankoraŭ sammaniere, kiel la Reĝa Instituto de Sciencoj, la Reĝa Biblioteko kaj la Reĝa Muzeo. Li protektis artistojn kaj ordonis organizi ekspoziciojn.

La fino[redakti | redakti fonton]

Lia reĝado en Nederlando estis mallonga tamen, pro du ĉefaj kialoj, krom la kritikoj kiujn kaŭzis lia emo por translokiĝi el palaco al alia, elspezigante multege da mono. La unua kialo estis ke Napoleono klopodis malplialtigi la valoron de la francajn pruntedonojn el nederlandaj investistoj je du trionoj, kio okazigis ekonomian frapon. La dua kialo estis preteksto por la postulo de abdiko farita de Napoleono. Ĉar Napoleono preparis armeon kontraŭ Rusio, li serĉis trupojn de ĉiuj teritorioj sub sia kontrolo, kaj de la apudaj landoj aliancaj. Tio inkludis la trupojn de Nederlando. Louis, alfrontis la peton de sia frato, kaj neis draste. Napoleono tiam akuzis na Louis meti la nederlandajn interesojn super tiuj de Francioj kaj post ruza invado de Nederlando el la sudo li devigis tiun abdiki la 1an de julio 1810, kion faris favore sian filon kaj ekziliis al Vieno.

Dum la reĝado de Napoleono la 1-a, Louis Bonaparte estis nomita Grafo de Saint-Leu. En 1808 li estis nomumita ankaŭ konestablo de Francio, titolo strikte honora.

Post la morto de sia pli aĝa frato Jozefo en 1844, Louis estis vidata de la bonapartistoj kiel la legitima Imperiestro de la francoj, spite lia malmulta klopodo tiudirekte. (Lia filo kaj heredonto, la futura Napoleono la 3-a, aliflanke, estis tiam malliberigita en Francio pro klopodi bonapartistan puĉon).

Louis mortiĝis la 25an de julio de 1846 en Livorno, kaj estis enterigita en Saint-Leu-la-Forêt, Île-de-France.

Krom ties politika agado, li dediĉis sin al la scienco, verkado kaj kulturo. Li verkis poliitkajn memorojn, eseojn, poemojn kaj romanon, kiu ŝajnas kiel sia propra historio.

Geedziĝo kaj filoj[redakti | redakti fonton]

Hortensio de Beauharnais, edzino de Louis Bonaparte kaj reĝino de Nederlando, de Anne-Louis Girodet-Trioson
Napoleono Ludoviko Bonaparte (1804-1831). Li estis reĝo de Nederlando dum unu semajno en 1810

Louis edziĝis la 4an de januaro de 1802 kun Hortensio de Beauharnais, filino de la jam mortinta generalo de Beauharnais kaj de ties edzino Joséphine de Beauharnais, kiu poste estis la unua edzino de lia frato Napoleono. Pro tio Hortensio estis ankaŭ bonevino de Louis.

La geedziĝo estis deviga kaj senama. Ĝenerale, la Bonapartoj, escepte Napoleono, malŝategis la familion Beauharnais. Louis eĉ dubis pri la legitimeco de siaj filoj.

Louis Napoleón Bonaparte kaj Hortensio de Beauharnais havis tri filojn:

  • Napoleono Karlo Bonaparte, naskita la 10an de oktobro de 1802, Reĝa Princo de Nederlando. Kiam li mortis la 5-an de majo de 1807 je siaj 4 jaroj kaj duono, ties korpo estis alportita al la katedralo Dipatrino de Parizo. Li estas enterigita en Saint-Leu-la-Forêt, Île-de-France.
  • Napoleono Ludoviko Bonaparte, naskita la 11an de oktobro de 1804. Li estis nomumita Reĝa Princo de Nederlando je la morto de sia frato, kaj estis la Reĝo Lodewijk la 2-a dum unu semajno, inter la abdiko de sia patro kaj la invado de Nederlando farita de la napoleonaj trupoj. Li mortiĝis la 17an de marto de 1831, kaj estis enterigita en Saint-Leu-la-Forêt, Île-de-France.
  • Karlo Ludoviko Napoleono Bonaparte (18081873). Naskita en Parizo, li estis la tria kaj lasta filo, kaj finestis la Imperiestro Napoleono la 3-a de Francio (18521870).

Louis estis patro ankaŭ de nelegitima filo, François de Castelvecchio (26a de aprilo de 1826 - 29a de majo de 1869). Li naskiĝis en Romo kaj mortis en Rennes.