Louis de Freycinet

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Louis de Freycinet
Persona informo
Naskiĝo 7-an de aŭgusto 1779 (1779-08-07)
en Montélimar
Morto 18-an de aŭgusto 1841 (1841-08-18) (62-jaraĝa)
en Loriol-sur-Drôme
Lingvoj franca
Ŝtataneco Francio
Familio
Patro Louis de Saulces de Freycinet
Frat(in)oj Louis Henry de Saulces de Freycinet • Casimir de Saulces de Freycinet
Edz(in)o Rose de Freycinet
Okupo
Okupo Officer of the French Navy • geografogeologo • natursciencisto • esploristo • seafarer • botanikisto
vdr

Louis Claude de Saulces de Freycinet (naskiĝis la 7-an de aŭgusto 1779, mortis la 18-an de aŭgusto 1841) estis franca navigisto. Li ĉirkaŭnavigis la teron, kaj en 1811 publikigis la unuan mapon kiu montras kompletan marbordon de Aŭstralio.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Li naskiĝis ĉe Montélimar, Drôme. Louis-Claude de Saulces de Freycinet havis tri fratojn, Louis-Henri de Saulces de Freycinet, Andre Charles de Saulces de Freycinet kaj la plej juna, Frederic-Casimir de Saulces de Freycinet (patro de Charles de Freycinet). Louis-Claude estis la dua plej aĝa. En 1793 li eniris en la Francia sixparmeo. Post partopreno en agado kontraŭ Britio, li en 1800, kun sia frato (Louis-Henri de Freycinet (1777–1840), kiu poste iĝos admiralo), aliĝis al ekspedicio por esplori la sudan kaj sudokcidentan marbordojn de Aŭstralio. Li navigis ĉe Nicolas Baudin en la ŝipoj Naturaliste kaj Géographe.[1] Finfine Baudin kaj Freycinet publikigis sian mapon de la aŭstralia marbordo en 1811, tri jarojn antaŭ Flinders publikis tiun sian.[2]

Portas lian nomon en la marbordo de Okcidenta Aŭstralio haveno nome Freycinet Estuary, la Kabo Freycinet kaj la Duoninsulo Freycinet kun la Nacia Parko Freycinet en Tasmanio.

En 1805, li revenis al Parizo, kaj preparis mapojn kaj sian verkon Voyage de découvertes aux terres australes (Parizo, 1807–1816).

Mondvojaĝo[redakti | redakti fonton]

French soldiers, priest, Hawaiians on ship
Bapto de Havajanoj surŝipe Uranie en 1819

En 1817, li estris la ŝipon Uranie, per kiu iris kun aliaj al Rio de Janeiro, por pendolaj mezuroj kaj aliaj observoj ne nur en geografio kaj etnologio, sed ankaŭ en astronomio, tera magnetismo, kaj meteologio, kaj por kolekto de specimenoj por natura historio. Freycinet kunportis por tiu veturado sian edzinon.[3]

Dum tri jaroj, Freycinet vizitis Aŭstralion, la Marianojn, Havajojn, kaj aliajn insulojn de Pacifiko, Sudamerikon, kaj aliajn lokojn, kaj, spite la perdon de la Uranie ĉe la Falklandoj dum la revena vojaĝo, li revenis en Francion kun grava kolekto en ĉiuj fakoj de natura historio, kaj kun multaj notoj kaj pentraĵoj de la vizititaj landoj.

La rezulto de tiu veturado estis publikita de Freycinet kiel Voyage autour du monde fait par ordre du Roi sur les corvettes de S. M. l'Uranie et la Physicienne, pendant les années 1817, 1818, 1819 et 1820.

Freycinet iĝis membro de la Franca Akademio de Sciencoj en 1825, kaj estis unu el fondintoj de la Pariza Geografia Societo. Li mortiĝis ĉe Loriol-sur-Drôme, Drôme.

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Fornasiero, F. J.; Peter Monteath, John West-Sooby. (2004) Encountering Terra Australis: the Australian voyages of Nicolas Baudin and Matthew Flinders. Wakefield Press, p. 296 kaj sekvaj. ISBN 978-1-86254-625-7.
  2. The French Connection. International League of Antiquarian Booksellers. Alirita 12a de Januaro 2011.
  3. Sayers, Stuart, "A French Wife's Voyage Around the World in Defiance of Orders", 28 April 1962. Kontrolita 12a Januaro 2011.

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • Edward Duyker, François Péron: An Impetuous Life: Naturalist and Voyager, Miegunyah/MUP, Melb., 2006, ISBN 978-0-522-85260-8,
  • Fornasiero, Jean; Monteath, Peter and West-Sooby, John. Encountering Terra Australis: the Australian voyages of Nicholas Baudin and Matthew Flinders, Kent Town, South Australia, Wakefield Press, 2004. ISBN 1-86254-625-8
  • Frank Horner, The French Reconnaissance: Baudin in Australia 1801—1803, Melbourne University Press, Melbourne, 1987 ISBN 0-522-84339-5.
  • Marchant, Leslie R. French Napoleonic Placenames of the South West Coast, Greenwood, WA. R.I.C. Publications, 2004. ISBN 1-74126-094-9
  • Hordern House, Captain Louis de Freycinet and his Voyages to the Terres Australes, Hordern House, Sydney, 2011 ISBN 978-1-875567-62-1