Louis Couperus

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Louis Couperus

Louis Marie Anne COUPERUS (naskiĝis la 10-an de junio 1863 en Hago, mortis la 16-an de julio 1923 en De Steeg) estas unu el la plej famaj Nederlandaj aŭtoroj, senkonteste konsiderata kiel "de eŭropa nivelo".

Vivo

Louis Couperus estis naskita en Hago (Den Haag) kiel plej juna el dek unu infanoj. Liaj gepatroj apartenis al la pli alta socia tavolo. La patro estis pensiita juĝisto, fakte membro de l' kortumo, el la tiama Nederlanda Hindio (nuna Indonezio). La patrino estis nobelino. En 1872 kun la gepatroj li foriris al Batavia (nun Ĝakarto) en Nederlanda Hindio, kaj en 1878 li revenis al Nederlando. Li studis la Nederlandan lingvon, sed je sia bedaŭro ne je universitata nivelo.

Eline Vere

En 1888 aperis lia unua romano, Eline Vere felietone; du poemarojn ne tro sukcesajn li antaŭe publikigis. Eline Vere fariĝis grandega sukceso kaj tuj naciskale famigis lin.

Geedziĝo kaj vojaĝoj

Post restado en Parizo, en 1891 li edziĝis je sia kuzino Elisabeth Baud. Ŝia avino kaj la patro de Couperus estis gefratoj. Mallonge post la geedziĝo, la paro komencis fari grandajn vojaĝojn, kiuj ofte daŭris tre longe: ili vizitis - kaj plurfoje dumtempe loĝadis - en Italujo, Francujo, Germanujo, Britujo, Nederlanda Hindio, Hispanujo kaj Japanio. En Francujo sufiĉe longtempe li loĝis en Nice. La Unuan Mondmiliton devigite li pasigis en Nederlando.

Reveno al Nederlando kaj morto

En 1923 Louis Couperus ekloĝis en De Steeg, en domo kiun donace li ricevis de amikoj kaj admirantoj; en julio 1923, 60-jara, li mortis tie. Mallonge antaŭe li estis ricevinta gravan Nederlandan ordenon: Ridder in de Orde van de Nederlandse Leeuw.

Aprecado

Kvankam dumvive la aprecado pri lia verkaro iom malkreskis, kaj tuj postmorte povis ŝajni ke li estos forgesita - lia stilo estas sufiĉe komplika -, tamen precipe liaj romanoj kaj granda elekto el liaj noveloj daŭre restas eldonataj kaj legataj. Pluraj el liaj majstroverkoj estis prilaboritaj por televido.

Dum sia vivo li ĝuis jam internacian famon: plurfoje aperis tradukoj kaj represoj. Ankaŭ Oscar Wilde ekkonis lin, kaj estis tre entuziasma pri lia romano Noodlot (Fatalo), kies Angla traduko nomiĝis Footsteps of Fate.

En 2008 rondiris tra Nederlando tre sukcesa sursceneja prilaboraĵo de Van oude menschen, de dingen die voorbijgaan (De maljunuloj, la aĵoj, kiuj pasas). Ĝi logis plenajn salonojn. Temas pri romano koncerne lian naskiĝourbon Hago kun ties multaj loĝantoj, devenaj el la kolonio Nederland-Hindio.

En 1993 oni fondis la Louis Couperus Genootschap, fondaĵon por pristudi kaj stimuli liajn verkojn.

Citaĵo

Fama citaĵo lia estas: *'Zoo ik iéts ben, ben ik een Hagenaar...' - 'Se io mi estas, mi estas Hagano...'

Bibliografio

Statuo pri Louis Couperus en Hago.
  • 1884 - Een lent van vaerzen (poemoj)
  • 1886 - Orchideeën (poemoj)
  • 1889 - Eline Vere (romano)
  • 1890 - Noodlot (romano)
  • 1892 - Extaze. Een boek van geluk (romano)
  • 1892 - Eene illuzie
  • 1893 - Majesteit (romano)
  • 1894 - Reis-impressies
  • 1895 - Wereldvrede (romano)
  • 1895 - Williswinde
  • 1896 - Hooge troeven (romano)
  • 1896 - De verzoeking van den H. Antonius
  • 1897 - Metamorfoze (romano)
  • 1898 - Psyche
  • 1899 - Fidessa
  • 1900 - Langs lijnen van geleidelijkheid (romano)
  • 1900 - De stille kracht (romano)
  • 1901 - Babel
  • 1901 - De boeken der kleine zielen. De kleine zielen
  • 1902 - De boeken der kleine zielen. Het late leven
  • 1902 - De boeken der kleine zielen. Zielenschemering
  • 1903 - De boeken der kleine zielen. Het heilige weten (roman-ciklo)
  • 1902 - Over lichtende drempels
  • 1903 - God en goden
  • 1904 - Dionyzos (romano)
  • 1905 - De berg van licht (romano)
  • 1906 - Van oude menschen, de dingen die voorbij gaan ... (romano)
  • 1908 - Aan den weg der vreugde (romano)
  • 1910 - Van en over mijzelf en anderen. Eerste bundel
  • 1914 - Van en over mijzelf en anderen. Tweede bundel
  • 1916 - Van en over mijzelf en anderen. Derde bundel
  • 1917 - Van en over mijzelf en anderen. Vierde bundel
  • 1911 - Antieke verhalen, van goden en keizers, van dichters en hetaeren
  • 1911 - Korte arabesken
  • 1911 - Antiek toerisme. Roman uit Oud-Egypte (romano)
  • 1911 - De zwaluwen neêr gestreken ...
  • 1912 - Schimmen van schoonheid
  • 1912 - Uit blanke steden onder blauwe lucht. Eerste bundel
  • 1913 - Uit blanke steden onder blauwe lucht. Tweede bundel
  • 1913 - Herakles (romano)
  • 1915 - Van en over alles en iedereen
  • 1915 - De ongelukkige (romano)
  • 1917 - De komedianten (romano)
  • 1917 - Jan en Florence
  • 1917 - Wreede portretten
  • 1918 - Der dingen ziel
  • 1918 - Brieven van den nutteloozen toeschouwer
  • 1918 - Legende, mythe en fantazie
  • 1918 - De verliefde ezel (romano)
  • 1919 - De ode
  • 1919 - Xerxes of de hoogmoed (romano)
  • 1920 - Iskander. De roman van Alexander den Groote (romano)
  • 1920 - Lucrezia
  • 1921 - Met Louis Couperus in Afrika
  • 1922 - Het zwevende schaakbord (romano)
  • 1923 - Oostwaarts
  • 1923 - Proza. Eerste bundel
  • 1924 - Proza. Tweede bundel
  • 1925 - Proza. Derde bundel
  • 1924 - Het snoer der ontferming
  • 1925 - Nippon

En Esperanto

Aperis pluraj el liaj noveloj en traduko de Gerrit Berveling en Fonto.

Libroforme aperis la romano Fatalo ĉe VoKo: VoKo-serio nr 24, 2008.

Ĉe U.E.A. aperis elekto el liaj rakontoj kaj noveloj sub la titolo Pri vagabondoj kaj friponoj, pri damoj kaj kavaliroj en 2008, 180 p.

Okaze de la 150-a datreveno de lia naskiĝo aperis en la Serio Oriento-Okcidento, ĉe la eldonejo Mondial, traduko de Van oude menschen, de dingen, die voorbij gaan... el 1906 (Pri maljunuloj, la aĵoj, kiuj pasas...)[1].

Referencoj

  1. Gazetaraj komunikoj (esperante). Alirita 2013-07-14.