Louis-Ferdinand Céline

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Louis Ferdinand Céline)
Louis-Ferdinand Céline
Persona informo
Louis-Ferdinand Céline
Naskonomo Louis-Ferdinand Destouches
Naskiĝo 27-an de majo 1894 (1894-05-27)
en Courbevoie, Seine,  Francio
Morto 1-an de julio 1961 (1961-07-01) (67-jaraĝa)
en Meudon, Hauts-de-Seine,  Francio
Mortis pro naturaj kialoj vd
Mortis per enkrania aneŭrismo vd
Tombo Longs-Réages cemetery vd
Etno Francoj vd
Lingvoj franca vd
Ŝtataneco Francio vd
Alma mater Universitato de Rennes vd
Subskribo Louis-Ferdinand Céline
Familio
Patro Fernand Destouches vd
Edz(in)o Edith Follet • Lucette Destouches • Elizabeth Craig vd
Amkunulo Lucienne Delforge vd
Profesio
Alia nomo Louis-Ferdinand Céline vd
Okupo kuracisto-verkisto • romanisto • verkistomilitisto vd
Laborkampo medicino vd
Aktiva dum 1931–1961 vd
Verkado
Verkoj Vojaĝo ĝis la noktofino ❦
Death on Credit ❦
Castle to Castle ❦
Trifles for a Massacre ❦
Normance ❦
North ❦
Rigadoon ❦
Fable for Another Time ❦
Guignol's Band ❦
Cannon-Fodder ❦
Conversations with Professor Y ❦
Mea Culpa ❦
School for Corpses ❦
Q3230976 ❦
Q3213660 ❦
Q21426767 ❦
Q21426771 ❦
Q21426750 ❦
Q3576699 ❦
Q21426770 ❦
Q21426731 ❦
Q21426745 ❦
Q21426729 ❦
Q21426764 ❦
Q21124999 vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Louis-Ferdinand CÉLINE [seLIN], en Esperanto Luis'-Ferdinando Celino, estis la plumnomo de franca kuracisto kaj verkisto Louis-Ferdinand DESTOUCHES [deTUŜ] (naskiĝis la 27-an de majo 1894 en Courbevoie, Hauts-de-Seine, Francio, mortis la 1-an de junio 1961 en Meudon).

Li famiĝis dank'al sia libro "Voyage au bout de la nuit" (Vojaĝo ĝis noktofino) kiu ricevis la premion Renaudot en 1932, kaj kiu entenas membiografiajn erojn. La libro estis ankaŭ nomumita por la Premio Goncourt, sed pro malkonsentoj inter membroj de la elekta komitato ne gajnis la premion.

La libro reflektas nihilisman, anarkiisman kaj mizantropan vivpercepton. Céline verkis en akra stilo, kiu provas imiti la hakitecon kaj krudecon de popola slanga parolo, sed samtempe ĉiam oni sentas, ke li estis lerta arta beletristo. Li rompis kun literaturaj tradicioj, interalie redonante parolmanierojn de needukitaj homoj, slangon, kaj eĉ obscenaĵojn. Li priskribis diversajn mallumegajn, veindajn etosojn, kaj pripensigojn, en kiuj ĉefe atentindas la lacigaĵoj kaj timegigaĵoj de la milito (1-a Mondmilito 1914-18), la fiaĵoj kaj kruelaĵoj en la francaj enafrikaj kolonioj, la mizera vivo de homoj en la parizaj ĉirkaŭurboj, kie li estis plurjare kuracisto, kaj ĝenerale la senespero de la homa kondiĉo, la malindeco de la propraj homaj animoj, la fiaĵeco de la socio, kaj la vivo de la popoluloj kaj mizeruloj, kontraŭ ĉiaj homaj kruelaĵoj kaj vantaĵoj.

- Bardamu, li tiam aldonas gravmiene kaj iom triste, niaj patroj ja valoris nin, ne klaĉu pri ili!...
- Vi pravas, Arturo, prie vi pravas! Hataj kaj obeemaj, perfortitaj, ŝtelitaj, buĉitaj kaj ŝlemilaj ĉiam, ili ja valoras nin! Tion vi povas elbuŝigi! Nenia ŝanĝo! Nek de ŝtrumpetoj, nek de mastroj, nek de opinioj, aŭ tiel malfrue ke vanas la peno. Ni naskiĝis fidelaj, proe ni krevas! Senkialaj soldatoj, herooj por ĉiuj, kaj parolemaj simioj, suferantaj vortoj, jen ni la njo-knaboj de l' Reĝo Mizero. Ja li nin prifriponas! Kiam ni ne bonkondutas, li premas... Oni havas liajn fingrojn ĉirkaŭ l' kolo, ĉiam, ĝenas por paroli, nepras ege atento se oni deziras plumanĝi... Pro bagateloj, li strangolas onin... Nur aĉa viv' ...

Poste li plu verkis librojn en stilo pli kaj pli "hakita" kaj stile akra kaj amara.

En 1936 li publikigis sian sekvan libron Mort à crédit ("Morto prunte"). Ĉi tiuj du libroj famigis Céline kiel literatura reviviganto kaj bonega rakontisto, kaj influis junajn verkistojn inkluzive de Jean-Paul Sartre.

Pro sia kontraŭjuda sinteno, Céline estis vidata - dum kaj post la okupacio de Francio fare de la nazioj - kiel ilia kunlaboranto, malgraŭ la fakto ke li kondamnis ilian (kaj ĉian) ideologion, pro tial li fuĝis en Germanion kun la Vichy-a registaro. Dum sia foresto, li estis komdamnita al unu jaro da prizono, kaj li estis deklarita "nacia malhonoro". En 1952 li ricevis amnestion, kaj revenis Francion, kie li refariĝis kuracisto. Fine, li retiris sin en lia domo en pariza ĉirkaŭurbo, kun sia edzino Lucette Almanzor kaj multaj katoj.

Verkaro[redakti | redakti fonton]

Liaj romanoj entenas:

  • 1923 Semmelweis
  • 1932 Voyage au bout de la nuit ("Vojaĝo ĝis noktofino")
  • 1936 Mort à crédit ("Morto prunte")
  • 1937 Bagatelle pour un massacre ("Bagatelo por amasbuĉado")
  • 1944 Guignol's Band ("La bando de Guignol")
  • 1949 Casse-pipe (franca slangovorto: masakro, katastrofo, sinmortigo, ktp)
  • 1952 Féerie pour une autre fois ("Feaĵo por alia fojo")
  • 1954 Normance (Féerie II) ("Normance (Feaĵo, la 2-a)")
  • 1968 D'un château l'autre ("De kastelo la alia")
  • 1972 Nord, 1960 ("Nordo")
  • 1964 Guignol's band II (Le pont de Londres) ("La bando de Guignol, la 2-a (la ponto de Londono)")
  • 1969 Rigodon, eldonita postmorte.

En Esperanto aperis[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]