Louis Kahn

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salk Institute, La Jolla, Kalifornio
Domo de Jesse Oser, Elkins Park, Pensilvanio (1940)
Konstruaĵo de la Nacia Asembleo (Jatiyo Sangshad Bhaban) de Bangladeŝo
Arta muzeo Kimbell, Fort Worth (1966)
Eno de Akademia Biblioteko Phillips Exeter, Exeter, Nov-Hampŝiro (1965)
Arta Galerio de Universitato Yale , New Haven, Konektikuto (1951-1953)
Hinda Instituto de Regado, Ahmadabado, Barato (1962).

Louis Isadore Kahn (naskiĝe Itze-Leib Schmuilowsky) (la 20an de februaro, 19011902 – la 17an de marto, 1974) estis mondfama arĥitekto kun laborbazo en Filadelfio, Pensilvanio, Usono. Laborinte diversrole por pluraj firmaoj en Filadelfio, li fondis sian propran firmaon en 1935. Daŭrigante sian privatan aktivadon, li laboris ankaŭ kiel dezajna kritikisto kaj profesoro pri arĥitekturo en la Yale School of Architecture de 1947 ĝis 1957. De 1957 ĝis sia morto li estis profesoro pri arĥitekturo en la School of Design (Dezajna Lernejo) de la University of Pennsylvania (Universitato de Pensilvanio). Influite de antikvaj ruinoj, la stilo de Kahn emas al monumentaj kaj monolitecaj, pezaj konstruaĵoj, kaŝantaj nek sian pezon, nek siajn materialojn, nek la manieron en kiu ili kunmetiĝis.

Lia ĉefverko estas la parlamentejo de Bangladeŝo, en Dako.

Persona vivo

Kahn havis tri malsamajn familiojn kun tri malsamaj virinoj: lia edzino, Esther, je kiu li edziĝis en 1930; Anne Tyng, kiu komencis kunlaboran kaj personan rilaton kun Kahn en 1945; kaj Harriet Pattison. Lia nekrologo en la ĵurnalo New York Times, skribita de Paul Goldberger, menciis nur Esther kaj lian filinon kun ŝi kiel postvivantojn. Sed en 2003, la filo de Kahn kun Pattison, Nathaniel Kahn, reĝisoris biografian dokumentan filmon pri sia patro, kun la titolo My Architect: A Son's Journey (Mia arĥitekto: la vojo de filo), kiu, krom prezenti lian arĥitekturon, parolas kun la homoj kiuj konis lin: familio, amikoj kaj kolegoj. Ĝi enhavas intervjuojn kun famaj samtempaj arĥitektoj kiel B. V. Doshi, Frank Gehry, Ed Bacon, Philip Johnson, I. M. Pei kaj Robert A. M. Stern, sed ankaŭ deinternan bildon de la nekutimaj familiaj aranĝoj de Kahn. En la filmo oni uzas lian nekutiman morton kiel deirpunkton kaj kiel metaforon de la "nomada" vivo de Kahn.

Morto

Li mortis pro kor-atako en vira neprejo de la staci-domo Pennsylvania Station en Novjorko. Dum tri tagoj ne eblis identigi lin, ĉar li forstrekis la hejman adreson sur la pasporto. Tiutage li revenis de vojaĝo al Barato kaj, malgraŭ sia longa kariero, li mortis havante amason da ŝuldoj.

Ŝablono:Ĝermo-biografio