Louis L. Mowbray

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Louis Leon Arthur Mowbray (19a de aŭgusto 1877 Sankta George (Bermudo); 5a de junio 1952) estis bermuda naturalisto.

Vivo[redakti | redakti fonton]

Mowbray estis ununura filo de instruisto William Mowbray kaj ties edzino Mary Ann Brown. Lia patro estis elmigrinto el Luiziano al Bermudinsulo en 1870. En 1906 li observis vivantan ekzempleron de Bermuda petrelo pri kiu li verkis la sciencan priskribon en 1916 kun John Treadwell Nichols. En 1907 li edziĝis al Hilda Higinbotham.

Ties filo Louis Mowbray remalkovris la specion de la Bermuda petrelo en 1951 kun Robert Cushman Murphy kaj David B. Wingate. Louis Leon Arthur Mowbray estis dungita de la Bermuda Naturhistoria Societo kiel direktoro de la Bermuda unua akvario, kiun li administris ĝis 1911. En 1911 li iĝis direktoro de la Sudbostona Akvario, kiun li administris dum tri jaroj. En 1914, li iĝis superintendanto de la Novjorka Akvario. Inter 1919 kaj 1923 li pasis en Miami kie li konstruis kaj administris novan akvarion. En 1923 li rekunigis la stabanaron de la Novjorka Akvario kaj en 1926 li revenis en Bermudon. En 1928 li iĝis direktoro de la Bermuda Akvario, Muzeo kaj Bestoĝardeno, kion li administris ĝis 1944. Mowbray sukcesis bredi la unuajn Galapagajn testudojn kaj Galapagajn pingvenojn en kaptiveco.

En 1943 koratako lasis lin parte paralizita. Li rezignis en 1944 kaj estis sukcedita de sia filo Louis.

Referencoj[redakti | redakti fonton]