Louis Metcalf

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Louis Metcalf (naskiĝis la 28-an de februaro 1905 je Webster Growes en Misurio; mortis la 27-an de oktobro 1981 en Novjorko) estis usona ĵaza trumpetisto kaj kornetisto de svingo.

vivo kaj verkado

Metcalf alkreskis en Sankta Luiso kaj laboris je la komenco de sia kariero sur rivera vaporŝipo de la linio „Streckfus“, kiu tenis tiutempe po unu bandon el Nov-Orleano kaj Sankta Luiso. Li estis survoje kun populara spektaklo, „Jimmy Cooper's Black & White Revue“, kaj finfine alvenis en 1923 al Novjorko. Tie li laboris en klubejoj kun Sidney Bechet, Johnny Hodges, Jelly Roll Morton, Benny Carter kaj King Oliver. Metcalf estis demandata studiomuzikisto kaj onidire kunverkis proksimume 200 sondiskojn.

En la jaro 1926 li membriĝis en la Orkestro Duke Ellington. Ellington dungis lin, ĉar lia milda sono bone kontrastis la stilon de Bubber Miley. Krom tio li kapablis ludi unuavide notojn de la stoko de aranĝaĵoj, kiuj konsistigis la ĉefan parton de la repertuaro de la bando. Metcalf restis ĝis printempo de 1928 en la bando kaj foriris, kiam revenis Arthur Whetsol. En la 1930-aj jaroj Metcalf ankaŭ direktis proprajn ensemblojn kaj muzikis en la bando de Fletcher Henderson.

En la jaro 1946 li transloĝiĝis al Montrealo kaj formis la ensemblon „International Band“, kiu ludis fruan bibopan stilon. Li aktivis kelkajn jarojn en la Montreala ĵazmondeto en „Café Saint-Michel“ kaj laboris tie kun mit lokaj muzikistoj, ekzemple juna Oscar Peterson, kaj kun survojaĝaj usonanoj kiel Fats Navarro kaj Sonny Rollins.

Pro drogokrimeto en 1951 li devis reiri al Novjorko. Li publikigis tiam en 1966 albumon titole "I've Got The Peace Brother Blues" kaj tenis proprajn ensemblojn. Post 1968 malsano finis siajn muzikajn aktivecojn; li mortis en 1981 je Jamaica sur Long Island.

Literaturo