Louis Mountbatten

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Louis Mountbatten
Guberniestro Ĝenerala de Barato
Lord Mountbatten Naval in colour Allan Warren.jpg
Coat of Arms of Louis Mountbatten, 1st Earl Mountbatten of Burma.svg
Persona informo
Naskiĝo 25-an de junio 1900 (1900-06-25)
en Kastelo Windsor
Morto 27-an de aŭgusto 1979 (1979-08-27) (79-jara)
en Mullaghmore
Mortis pro eksplodo [#]
Tombo Romsey Abbey [#]
Religio Eklezio de Anglio [#]
Lingvoj angla lingvo [#]
Ŝtataneco Unuiĝinta Reĝlando [#]
Alma mater Christ's College • Lockers Park School [#]
Familio
Dinastio familio Mountbatten [#]
Patro Prince Louis of Battenberg [#]
Patrino Princess Victoria of Hesse and by Rhine [#]
Gefratoj George Mountbatten, 2nd Marquess of Milford Haven • Louise Mountbatten • Princess Alice of Battenberg [#]
Edz(in)o Edwina Mountbatten, Countess Mountbatten of Burma [#]
Infanoj Lady Pamela Hicks • Patricia Knatchbull, 2nd Countess Mountbatten of Burma [#]
Profesio
Okupo politikistomilitistodiplomato • mararmea oficiro [#]
Aktiva dum 1913– [#]
[#] Fonto: Vikidatumoj
Information icon.svg
vdr

Flotadmiralo Louis Francis Albert Victor Nicholas Mountbatten, 1a Grafo Mountbatten de Birmo (denaske Princo Louis of Battenberg; 25a de junio 1900 – 27a de aŭgusto 1979), estis oficiro de la Brita Reĝa Mararmeo kaj politikisto, onklo de la Princo Filipo, Duko de Edinburgo, kaj dua kuzo de la reĝino Elizabeto la 2-a. Dum la Dua Mondmilito, Li estis Suprema Aliancana Komandanto, kaj Komandanto de Sudorienta Azio (1943–1946). Li estis la lasta Vicreĝo de Hindio (1947) kaj la unua Ĝenerala guberniestro de la sendependa Barato (1947–1948).

Louis kaj Edwina Mountbatten.

El 1954 ĝis 1959, Mountbatten estis Unua Marlordo, nome posteno kiu estis tenita de lia patro, Princo Louis de Battenberg, antaŭ ĉirkaŭ kvardek jaroj. Poste li servis kiel Ĉefo de la Defenda Stabanaro ĝis 1965, kio faris lin la plej longdaŭra profesia estro de la Britaj Armitaj Fortoj ĝis nun. Dum tiu periodo Mountbatten servis ankaŭ kiel Proparolanto de la Militkomitato de NATO dum unu jaro.

En aŭgusto 1979, Mountbatten estis murdita per bombo kiu estis kaŝita en lia fiŝkapta boato en Mullaghmore, Graflando Sligo, Irlando, fare de membroj de la Provizora Irlandrespublika Armeo.