Louis Vierne

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Louis Vierne
Naskiĝo 8-an de oktobro 1870 (1870-10-08)
en Poitiers
Morto 2-an de junio 1937 (1937-06-02) (66-jaraĝa)
en Parizo
Ĝenroj simfonioklasika muziko
Instrumentoj orgeno
vdr

Louis Victor Jules VIERNE (naskiĝis la 8-an de oktobro 1870 en Poitiers, mortis la 2-an de junio 1937 en Parizo) estis franca orgenisto kaj komponisto.

Vivo

Louis Vierne kaj sia frato René Vierne (* 1878; lernanto de sia frato Louis kaj de Charles-Marie Widor; orgenisto ĉe la preĝejo Notre-Dame-des-Champs en Parizo; † 1918 kiel soldato dum la Unua Mondmilito) estis filoj de la ĵurnalisto Henri Vierne.

Louis Vierne naskiĝis preskau blinda. La familio transloĝiĝis en 1873 al Parizo, kie la onklo de Louis, Charles Colin, ekkonis lian muzikan talenton kaj instigis lin eklerni la pianludon. Dumaĝe de sep jaroj Louis atingis sufiĉe da vidpovo, tiel ke li dum la ĉiutaga vivo plejparte povis memstare orientiĝi kaj legi grandliteran skribon.

Ekde 1880 Vierne ricevis pianolecionojn ĉe Henri Specht en Parizo. Samjare li unuan fojon aŭskultis César Franck kiel orgenisto en la Pariza preĝejo Ste. Clotilde. Tiun ĉi ŝlosilan travivaĵon li poste nomis en siaj memoraĵoj „revelacio“. En 1881 Vierne eniĝis la Parizan Instituton por Blinduloj, kie lin instruis Henri Specht (piano) kaj Henri Adam (violono). Ekde 1887 li ricevis orgeninstruon de Louis Lebel kaj, post la morto de Lebel du jarojn poste, de Adolphe Marty. Ekde 1889 Vierne sekvis lecionoj pri fugo ĉe César Franck. Lian studon ĉe la Pariza Konservatorio, kie li jam kiel aŭskultanto vizitintis la orgenklason de Franck, li finis en 1894 ĉe ties posteulo Charles-Marie Widor kun unua premio por orgenludado kaj improvizado.

En 1892 Widor nomumis sian lernanton Vierne kiel anstataŭulo ĉe la Pariza preĝejo St. Sulpice. Post sia unua premio por orgeno Vierne en 1894 krome fariĝis asistanto de Widor en la orgenklaso ĉe la Pariza Konservatorio. En 1898 Vierne verkis sian unuan orgensimfonion op. 14. Jaron poste li geedziĝis kun la kantistino Arlette Taskin, de kiu li en 1909 divorcis.

En la jaro 1900 post antaŭludado kun dek kunaspirantoj Louis Vierne estis nomumita titulara orgenisto ĉe la katedralo Dipatrino de Parizo, posteno, kiun li tenis ĝis sia morto. Krome li laboris kiel asistanto de Alexandre Guilmant, posteulo de Widor kiel orgenprofesoro ĉe la Pariza Konservatorio, kaj instruis en ĉi tiu pozicio multnombrajn renomajn orgenistojn de la sekva generacio en Francio.

En 1911 ĉesis sia dungiteco ĉe la Konservatorio kaj ŝanĝis kiel orgenprofesoro al la eklezimuzika instituto Schola Cantorum.

En 1906 post komplika gamborompiĝo Vierne devis tutnove eklerni la pedalarteknikon; en 1907 li malsaniĝis vivminace je tifo, kelkajn jarojn poste je glaŭkomo kaj finfine komplete blindiĝis. Tamen Vierne faris koncertvojaĝojn tra Eŭropo kaj Usono, dum kiuj li ankaŭ elstaris kiel brilanta improvizisto. Vierne mortis en 1937 dum orgenkoncerto ĉe la ludotablo de sia orgeno en Dipatrino pro la sekvoj de apopleksio.

Komponaĵoj

Orgeno sola

  • Allegretto op. 1 (komponite 1894)
  • Verset fugué sur 'In exitu Israel' ( komponite 1894)
  • Prélude funèbre c-minora, op. 4 ( komponite 1896)
  • Communion op. 8 ( komponite 1900)
  • unua simfonio d-minora, op. 14 ( komponite 1898-1899)
  • dua simfonio e-minora, op. 20 ( komponite 1902)
  • tria simfonio fis-minora, op. 28 ( komponite 1911)
  • Messe basse, op. 30 für Orgel oder Harmonium ( komponite 1912)
  • 24 pièces en style libre op. 31 für Orgel oder Harmonium ( komponite 1913)
  • kvara simfonio g-minora, op. 32 ( komponite 1914)
  • Prélude fis-Moll, ohne op. ( komponite 1914)
  • kvina simfonio a-minora, op.47 ( komponite 1923-1924)
  • 24 Pièces de fantaisie:
    • Première Suite op. 51 ( komponite 1926)
    • Deuxième Suite op. 53( komponite 1926)
    • Troisième Suite op. 54 ( komponite 1927)
    • Quatrième Suite op. 55 ( komponite 1927)
  • Trois Improvisations (Notre-Dame-de-Paris, November 1928), transkribite de Maurice Duruflé (1954):
    • Marche épiscopale
    • Méditation
    • Cortège
  • Triptyque op. 58 ( komponite 1929-1931):
    • Matines
    • Communion
    • Stèle pour un enfant défunt
  • Sechste Sinfonie b-minora, op. 59 ( komponite 1930)
  • Messe basse pour les défunts op. 62 por orgeno aŭ harmoniumo ( komponite 1934)

Piano sola

  • Deux Pièces, op. 7 ( komponite 1895):
    • Impression d'automne
    • Intermezzo
  • Feuillets d'album, op. 9 (perdixinte):
    • 1. Matin d'été
    • 2. Contemplation
    • 3. La Mer et la Nuit
    • 4. Nuit étoilée
    • 5. Coup de vent
    • 6. Le vieux Berger
    • 7. La Valse
    • 8. Dans le Bois
    • 9. Chanson des Faucheurs
  • Suite bourguignonne, op. 17 ( komponite 1899):
    • Aubade
    • Idylle
    • Divertissement
    • Légende
    • Angélus du soir
    • Danse rustique
    • Clair de lune
  • Trois Nocturnes, op. 34 ( komponite 1916
  • Douze Préludes, op. 36 ( komponite 1914-15)
  • Poème des cloches funèbres, op. 39 ( komponite 1916):
    • 1. Cloches dans le cauchemar (perdiĝinte)
    • 2. Le Glas
  • Silhouettes d'enfants, op. 43 ( komponite 1918):
    • 1. Valse
    • 2. Chanson
    • 3. Divertissement
    • 4. Barcarolle
    • 5. Gavotte dans le style ancien
  • Solitude, op. 44 ( komponite 1918):
    • 1. Hantise
    • 2. Nuit blanche
    • 3. Vision hallucinante
    • 4. Ronde des revenants
  • Pièce pour piano, op. 49 ( komponite 1922)

Ĉambromuziko

  • Deux Pièces por violonĉelo, op. 5
  • Largo et Canzonetta por hobojo kaj piano, op. 6 ( komponite 1896)
  • Arĉinstrumentkvarteto, op. 12 ( komponite 1894)
  • Sonate por violono kaj piano, op. 23 ( komponite 1905-1906)
  • Rhapsodie por harpo, op. 25 ( komponite 1909)
  • Sonate por violonĉelo kaj piano, op. 27 ( komponite 1910)
  • Piankvinteto, op. 42 ( komponite 1917)
  • Soirs étrangers por violonĉelo kaj piano, op. 56 ( komponite 1928)
  • Quatre poèmes grecs por soprano kaj harpo aŭ piano, op. 60 ( komponite 1930)

Ceteraj komponaĵoj

  • Messe solennelle c diesa minoro por ĥoro kaj du orgenoj, op. 16 ( komponite 1900)
  • Praxinoé por solistoj, ĥoro kaj orkestro, op. 22 ( komponite 1903-1905)
  • Sinfonie a-minoro por orkestro, op. 24 ( komponite 1907-1908)
  • Psyché por soprano kaj orkestro, op. 33 ( komponite 1914)
  • Les Djinns por soprano kaj orkestro, op. 35 ( komponite 1912)
  • Éros por soprano kaj orkestro, op. 37 ( komponite 1916)
  • Spleens et Détresses por soprano kaj piano aŭ orkestro, op. 38 ( komponite 1916)
  • Dal Vertice por tenoro kaj orkestro, op. 41 ( komponite 1917)
  • Poème por piano kaj orkestro, op. 50 ( komponite 1925)
  • Les Angélus por kantvoĉo kaj orgeno, op. 57 ( komponite 1929)
  • La Ballade du désespéré por tenoro kaj orkestro aŭ piano, op. 61 ( komponite 1931)
  • Kantoj laŭ tekstoj de Paul Verlaine, Charles Baudelaire k. a.

Diskografio

  • Louis Vierne: Lieder: Rachel Santesso, Sopran; Roger Vignoles, Klavier; Andrew Reid, Orgel; Hugh Webb, Harfe. (Deux-Elles)
  • Louis Vierne: Klavierquintett op. 42: Stephen Coombs, Klavier; Chilingirian Quartet. (Hyperion)
  • Orgelsinfonien Nr. 1-6: Martin Jean, Orgel. (Loft Recordings)
  • Orgelsinfonien Nr. 1-6: David Sanger, Orgel. (Meridian Records)
  • Louis Vierne: Sämtliche Orgelwerke: Christine Kamp, Orgel. (Festivo).
  • Louis Vierne: Sämtliche Orgelwerke: Pierre Cochereau & George C. Baker, Orgel. (Solstice). 7 CDs.
  • Louis Vierne: Sämtliche Orgelwerke: Ben van Oosten, Orgel. (MDG). 8 CDs.

Bibliografiaĵoj

  • Bernard Gavoty: Louis Vierne. La vie et l'œuvre. Paris: Buchet/Chastel, 1943.
  • Markus F. Hollingshaus: Die Orgelwerke von Louis Vierne. Köln: Dohr, 2005. ISBN 3-936655-25-1.
  • Louis Vierne: Mes souvenirs, Paris 1934-1937; deutsche Ausgabe: Meine Erinnerungen. Köln: Dohr, 2004. ISBN 3-925366-93-8.

Eksteraj ligiloj