Louise Briggs
Aspekto
| Louise Briggs | |
|---|---|
| Persona informo | |
| Naskiĝo | 1-an de januaro 1870 |
| Morto | 8-an de januaro 1945 (75-jaraĝa) en Leeds |
| Lingvoj | Esperanto • angla |
| Ŝtataneco | Unuiĝinta Reĝlando |
| Okupo | |
| Okupo | esperantisto dramaturgo instruisto tradukisto |
Amy Louise BRIGGS (mortis la 8-an de januaro 1945 en Leeds)[1] estis angla instruistino kiu instruas ankaŭ Esperanton en sia (privata) knabinlernejo. Ŝi verkis multe da ĉarmaj teatraĵetoj por infanoj, kun vera kompreno de infana psikologio. Aparte eliris: Cindrulino, kaj aliaj teatraĵetoj en 1920. Ŝi tradukis la verkon Sonĝo de Someromeza Nokto de William Shakespeare, aperanta en 1921.
Louise Briggs kunlaboris al Literaturo, kaj Literatura Mondo.
Verkoj
[redakti | redakti fonton]- Cindrulino kaj aliaj teatraĵetoj por infanoj.
- Tradukoj
- Sonĝo de Someromeza Nokto de William Shakespeare, 1921.
Recenzoj
[redakti | redakti fonton]Pri Sonĝo de Someromeza Nokto
|
Pri Cindrulino kaj aliaj teatraĵetoj por infanoj
|
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- Enciklopedio de Esperanto/B en sia originala formo en la Interreto
- Enciklopedio de Esperanto en elŝutebla versio (PDF).

