Louise Glück

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Louise Glück
Nobel-premiito
Persona informo
Louise Elisabeth Glück
Naskiĝo 22-an de aprilo 1943 (1943-04-22)
en Novjorko, Nov-Jorkio
Morto 13-an de oktobro 2023 (2023-10-13) (80-jaraĝa)
en Kembriĝo, Masaĉusetso
Mortis pro naturaj kialoj vd
Mortis per kancero vd
Religio judismo vd
Etno judoj vd
Lingvoj anglagermana vd
Ŝtataneco Usono vd
Alma mater Universitato Kolumbio • Universitato Sarah Lawrence • George W. Hewlett High School vd
Familio
Edz(in)o John Dranow vd
Infanoj Noah Dranow vd
Parencoj Abigail Savage vd
Profesio
Okupo verkisto • poeto • eseisto vd
Laborkampo literary activity • poezio vd
Aktiva dum 1968–2023 vd
Verkado
Verkoj Averno ❦
Meadowlands ❦
The Wild Iris ❦
Faithful and Virtuous Night vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Louise Elisabeth GLÜCK (naskiĝis la 22-an de aprilo 1943 en Novjorko, mortis la 13-an de oktobro 2023 en Kembriĝo/Masaĉuseco[1]) estis usona lirikistino, eseistino kaj Nobelpremiito pri literaturo[2] en 2020.

Vivo kaj kreiva agado[redakti | redakti fonton]

Ŝiaj judaj geavoj devenis el Hungario. La patro jam naskiĝis en Usono. Louise pasigis la junulajn jarojn ĉe Long Island kaj studis ĉe Sarah Lawrence College kaj ĉe Universitato Kolumbio, i.a. ĉe Stanley Kunitz. Post la apero de la unua poema volumo Firstborn en 1968 ŝi suferis pri blokiĝo kreiva, kion ŝi venkis nur en 1971 post sia ekdocentado ĉe Goddard College (Vermont). Poste ŝi dum du jardekoj profesoris ĉe Williams College. Inter 1999 kaj 2003 ŝi estis kanceliero de Academy of American Poets. Ekde 2004 ŝi estas Rosenkranz Writer in Residence kaj profesoro pri angla literaturo ĉe Universitato Yale.

Unu tema fokuso de la en libera ritmo fluanta, natura lingvo - por tre kompleksa poezio - estas la temigo de la homaro kun la malantaŭvidebloj de la naturo; parte eĉ la naturo mem paroligitis antaŭ la homo. En 2020 oni aljuĝis al ŝi la Nobel-premion pri literaturo pro ŝia nekonfuzebla poezia voĉo: per sia skribo ŝi faras de individua ekzistado universalan senton.[3] El ŝia poemkolekto A village Life, aperis en Esperanto la poemo "Kiam la suno sobas"[4].

En ŝia unua libro, "Firstborn" (unue naskiĝinta), kiu esprimas eksterordinaran potencon de kolerego kaj seniluziiĝo, la influoj de antaŭaj konfesoj poetoj estas evidentaj, kaj precipe la influo de la poeto Sylvia Plath.

Ŝi ofte traktas la temon de perdado, izolado kaj malakcepto en sia verkado. Ŝi verkas per simpla, rekta lingvo, eĉ malakra kelkfoje kaj tre preciza. Tra la jaroj ŝi liberiĝis de la malgajeco, kiu karakterizas plej multajn ŝiajn kantojn.

Verkaro (elekto)[redakti | redakti fonton]

  • Firstborn. The Ecco Press, Novjorko 1968.
  • The House on Marshland. The Ecco Press, Novjorko 1975.
  • Descending Figure. The Ecco Press, Novjorko 1980.
  • The Triumph of Achilles. The Ecco Press, Novjorko 1985.
  • Ararat. The Ecco Press, Novjorko 1990.
  • The Wild Iris. The Ecco Press, Novjorko 1992.
  • Proofs and Theories: Essays on Poetry. The Ecco Press, Novjorko 1994.
  • The First Four Books of Poems. The Ecco Press, Novjorko 1995.
  • Meadowlands. The Ecco Press, Novjorko 1996.
  • Vita Nova. The Ecco Press, Novjorko 1999.
  • The Seven Ages. The Ecco Press, Novjorko 2001.
  • Averno. Farrar, Straus and Giroux, Novjorko 2006.
  • A Village Life. Farrar, Straus and Giroux, Novjorko 2009.
  • Poems: 1962–2012. Farrar, Straus and Giroux, Novjorko 2013.
  • Faithful and Virtuous Night. Farrar, Straus and Giroux, Novjorko 2014.
  • American Originality: Essays on Poetry. Macmillan, Novjorko 2017.

Premioj kaj honoroj (elekto)[redakti | redakti fonton]

  • 1975 Guggenheim-stipendio
  • 1985 National Book Critics Circle Award (pri liriko; por "The Triumph of Achilles")
  • 1987 Guggenheim-stipendio
  • 1993 Pulitzer-premio pri poezio (por "The Wild Iris")
  • 1993 Membro de Academy of Arts and Sciences
  • 1996 Membro de American Academy of Arts and Letters
  • 2001 Bollingen Prize in Poetry, Yale University
  • 2003 Poet Laureate, Library of Congress
  • 2010 en la finalo de Griffin Poetry Prize (per "A Village Life")
  • 2012 Los Angeles Times Book Prize (pri liriko; por "Poems" 1962–2012)
  • 2014 National Book Award (pri liriko; por "Faithful and Virtuous Night")
  • 2014 Membro de American Philosophical Society
  • 2015 National Humanities Medal
  • 2020 Tomas Tranströmerpriset
  • 2020 Nobelpremio pri literaturo

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]