La unua skribmencio pri la vilaĝo estas el la jaro 1289.
En la jaro 1947 okazis kuniĝo de municipoj Horní Litvínov, Dolní Litvínov, Chudeřín, Šumná kaj Louka en la novan urbon Litvínov. Louka kiel memstara municipo pereis kaj ĝi portis markigon Litvínov IV. Sed en la sekvantaj jaroj ĝi denove memstariĝis.[1] La 3-an de septembro 1981 okazis en proksima minejo Pluto II eksplodo, kiu komune kun sekva incendio mortigis 65 ministojn kaj pluajn 28 vundigis.[2][3] Al la municipo dum disvastigado de la minado de karbo minacis, ke ĝi estos en la jaro 1992 egaligita kun la tero. Feliĉe ne trafis ĝin tiu sorto, ĉar post la jaro 1989 okazis malkresko de la minado kaj difino de la tn. Teritoriaj limoj de la minado de brunkarbo en la norda Bohemio.