Lovatens

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Lovatens
Blazono de Lovatens
Blazono de Lovatens
Blazono de Lovatens
Lovatens
Lovatens
Lovatens
komunumo en Svislando
Kantono Vaŭdo
Distrikto Brojo-Vully
Geografia situo CH1903: 556036 / 171292 (mapo)46.6913888888896.8638888888889Koordinatoj: 46° 41′ N, 6° 52′ O; CH1903: 556036 / 171292 (mapo)
Nombro de loĝantoj 135
Areo 3,47 km²
Alteco 712 m super marnivelo
Poŝtkodo 1682
Komunumkodo 5674
Mapo de Lovatens
Mapo de Lovatens
Mapo de Lovatens
vdr

Lovatens estas komunumo en la distrikto Brojo-Vully en Kantono Vaŭdo, Svislando. Ĝi havis 135 loĝantojn je la 31-a de decembro 2011.

Geografio[redakti | redakti fonton]

La komunumo Lovatens situas en la Friburga Mezlando sur la molasaj montetoj inter la valo de la riveroj Brojo kaj Glano. La komunumo konsistas el la vilaĝo Lovatens kaj setlejo Prassy apud la kantona vojo kaj kelkaj izoliataj bienoj.[1]

La teritorio de la komunumo etendiĝas sur areo de 3,47 km², de kiuj 17,9% estas kovritaj de arbaro, 78,1% servas por agrikulturo kaj 3,7% por setlado. [2]

Najbaraj komunumoj[redakti | redakti fonton]

La komunumo Lovatens limas en nordo al Dompierre, en oriento al Prévonloup, en sudoriento al Billens-Hennens (FR), en sudo al Brenlens, en sudokcidento al Sarzens, kaj en nordokcidento al Curtilles.

Trafiko[redakti | redakti fonton]

Tra la norda parto de la komunumo Lovatens pasas la kantona ĉefvojo n-ro 156 de Lucens al Romont. Tra la vilaĝo mem pasas konekta vojo, kiu kondukas de la kantona vojo tra la vilaĝo al Chesalles-sur-Moudon. La plej proksima alveturejo al la svisa aŭtovojo A1 situas proksimume 20 kilometrojn norde de la komunumo apud Estavayer-le-Lac. Pere de la poŝtaŭtolinio de Moudon al Romont la komunumo estas konektita al la publika transportreto.

Historio[redakti | redakti fonton]

La unua dokumenta mencio de Camorino datiĝas el la jaro 996 kiel Lovatingis. Komence de la 11-a de jarcento Lovatens estis havaĵo de la Abatejo Saint-Maurice, poste ĝi estis parto de Curtilles. Post la konkero de Vaŭdo fare de Berno en la jaro 1536 Lovatens estis atribuita al la Voktejo Moudon, kiu post la Helveta Revolucio en la jaro 1798 fariĝis distrikto kaj en la jaro 2006 surbaze de la administracia reformo de Kantono Vaŭdo estis atribuita al la nove kreita Distrikto Brojo-Vully.[3]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]