Lovatj (rivero)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Lovatj
beloruse Ловаць
ruse Ловать
rivero
Lovatj en Parfino
Landoj Belorusio Belorusio, Rusio Rusio
Regionoj Vicebska regiono, Pskova provinco, Novgoroda provinco
Urboj
Fontrivero La marĉo Ĉistik
 - situo Vicebska regiono, Belorusio
 - alteco 167,5 m
 - koordinatoj 55° 50′ 32″ N 30° 15′ 52″ O / 55.84222 °N, 30.26444 °O / 55.84222; 30.26444 (mapo)
Enfluejo La Lago Ilmenj
 - situo Novgoroda provinco, Rusio
 - alteco 18,1 m
 - koordinatoj 58° 12′ 42″ N 31° 26′ 40″ O / 58.21167 °N, 31.44444 °O / 58.21167; 31.44444 (mapo)
Longo 530 km (329 mi)
Akvokolektejo 21 900 km² (2 190 000 ha)
Trafluo
 - mezproksima 169 /s
La baseno de la rivero Volĥov kaj la lago Ilmenj
La baseno de la rivero Volĥov kaj la lago Ilmenj
La baseno de la rivero Volĥov kaj la lago Ilmenj
Vikimedia Komunejo: Lovat River

Lovatj (beloruse Ловаць; ruse Ловать, la pli malnova formo: ЛовотьLovotj ) estas rivero en la Vicebska regiono de Belorusio, la Pskova kaj la Novgoroda provincoj de Rusio. La rivero apartenas al la baseno de la Balta Maro.

Geografio[redakti | redakti fonton]

La riverkomenco de Pola situas en la Garadoka distrikto de Vicebska regiono de Belorusio, tuj apud la limo kun Rusio. La rivero elfluas el belorusia parto de la marĉo Ĉistik, kiu marĉo ĉirkaŭas la lagon Lovatec, tiu lago situas en la Nevela distrikto de la Pskova provinco de Rusio. Komence la rivero estas la ĉeno de lagoj kaj marĉoj, kunigataj per fluejoj (ĝi trafluas sep lagojn). En la Belorusio Lovatj fluas 47 km kaj eniros en Rusion. En sia meza fluo la rivero iras tra Valdaja Altaĵo, en malsupra — tra la Ĉe-ilmenja malaltaĵo kaj fine enfluas en la lagon Ilmenj, formante komunan delton kun la rivero Pola. Ambaŭ tiuj riveroj kuniĝas per fluejo, sed enfluas en Ilmenj aparte.[1][2]

Ĉe Lovatj situas urboj Velikije Luki kaj Ĥolm kaj la urbotipa loĝloko Parfino. En Lovatj enfluas ĉirkaŭ 30 riveroj, la plej granda el ili estas la rivero Kunja, kiu enfluas en la riveron Lovatj ene de la urbo Ĥolm. Lastaj 70 km de Lovatj estas navigeblaj.

Historio[redakti | redakti fonton]

Ĉe la belorusa parto de la rivero oni trovis arkeologiajn lokojn: remparburgon de ferepoko kaj loĝlokon de neolitiko.[3]

Je 30 km de Velikije Luki situas “La urbeto ĉe Lovatj” — remparburgo de 10-a12-a jarcentoj. Ĝi estas tute elfosita kaj multe esplorita. La remparburgo estas unika, ĉar ĝiaj tavoloj de 10-a jarcento preskaŭ ne estis malordigita poste, malsame kiel en Velikij Novgorod, Pskov aŭ aliaj plu loĝitaj lokoj, kaj al esplorado ne malhelpas nuntempaj konstruaĵoj. Do la trovaĵaro estas unika kiel kvante tiel kvalite. Estas sciata la plano de la tuta urbeto kaj apartaj konstruaĵoj kaj la evoluo dum pli ol du jarcentoj. Oni esploris la vivon en la urbeton, metiojn, ligojn kun aliaj lokoj k.t.p.[4][5]

Laŭ Komenca kroniko Lovatj estis parto de la fama mezepoka komerca vojo “De la varengoj ĝis la grekoj”.

Citaĵo
 … и бѣ путь из Варягъ въ Грѣкы, и изъ Грѣкъ по Днепру, и вѣрхъ Днѣпра волокъ до Ловоти, и по Ловоти внити в Илмерь озеро великое, из негоже озера потечеть Волховъ и втечеть въ озеро великое Нево, и того озера внидет устье в море Варяское.   … kaj estis vojo de la Varengoj ĝis la Grekoj kaj (reen) el la Grekoj laŭ Dnepro, kaj en supro de Dnepro estis portado (de ŝipoj) ĝis Lovatj, kaj laŭ Lovatj eblas eniri en Ilmenj, la lagon grandan; en tiu ĉi lago elfluas Volĥov kaj enfluas en la lagon grandan Nevon, kaj elfluaĵo de tiu lago enfluas en la maron Varengan.[6] 
— Nestoro la monaĥo, Komenca kroniko (Rakonto pri la pasintaj jaroj)[7]

Pri la vorto “Lovatj” ekzistas diversaj versioj, en kiu oni supozas la devenon de la vorto el la finna aŭ el la baltaj lingvoj.[8][9]

Bildaro[redakti | redakti fonton]

La panorama bildo pri Lovatj en Velikije Luki

Notoj kaj referencoj[redakti | redakti fonton]

La rivero Lovatj apud la urbo Velikije Luki, 1909
  1. С.А. Агафонова, В.А. Жук, la artikolo Ловать en la reta scienc-populariga enciklopedio “Akvo de Rusio” (ruse).
  2. La rivero Lovatj en la ŝtata akva registro (ruse).
  3. Природа Белоруссии: Популярная энциклопедия / Редкол.: И. П. Шамякин (гл. ред.) и др. — 2-е изд. — Мн.: БелСЭ им. П. Бровки, 1989 (ruse).
  4. Горюнова В. М. Городок на Ловати X—XII вв. (К проблеме становления города Северной Руси) Arkivigite je 2015-04-13 per la retarkivo Wayback Machine (ruse).
  5. Вознесенська Г. О. Техніка ковальського виробництва в Городку на Ловаті(ukraine).
  6. La lago Nevo estas lago Ladoga, la elfluantan el ĝi riveron Neva oni rigardas nur fluejo al la Balta maro (la maro Varenga)
  7. Повесть временных лет (Подготовка текста, перевод и комментарии О. В. Творогова) // Библиотека литературы Древней Руси / РАН. ИРЛИ; Под ред. Д. С. Лихачева, Л. А. Дмитриева, А. А. Алексеева, Н. В. Понырко. — СПб.: Наука, 1997. — Т. 1: XI—XII века. — 543 с. (Ипатьевский список ПВЛ на языке оригинала и с синхронным переводом) Interreta versio de la eldono.
  8. Фасмер М. Этимологический словарь русского языка. — Т. II. — С. 508.
  9. Откупщиков Ю. В. Об этимологии гидронима Ловать // Индоевропейское языкознание и классическая филология — X. Материалы чтений, посвященных памяти профессора И. М. Тронского. СПб., 2006. С. 215—219.