Flacourtia inermis

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Lovio)
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
lovio

Biologia klasado
Regno: Plantoj Plantae
Divizio: Angiospermoj Magnoliophyta
Klaso: dikotiledonuloj dicotyledones
Ordo: Malpighiales
Familio: Flakurtiacoj Flacourtiaceae
Genro: Flacourtia
Specio: F. inermis
'Flacourtia inermis
(Burm. f.) Merr.
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

Flacourtia inermislovio havas plurajn popolajn nomojn ekzemple lovi-lovi, aŭ batoko plum. Ĝi estas specio el Filipinoj, kiu kreskis en tropikaj Azio kaj Afriko. Tiu arbo estas tre disvastigita en suda Hindio, precipe en Keralo, kie ĝi nomiĝas loikalavalolikka.[1]

Priskribo[redakti | redakti fonton]

“Flacourtia inermis” estas mezgranda arbo, kiu atingas altecon de 15 m. La folioj estas oblongaj kaj elipsaj. La supra surfaco estas brilanta. La folirando estas denthava. Ili longas 8 ĝis 20 cm kaj larĝas 3 ĝis 15 cm. La junaj folioj estas brile oranĝkoloraj ĝis ruĝeca, maturiĝantaj ili iĝas verdaj.


La fruktoj staras en grapoloj. La unuopa frukto estas ronda kaj brila kaj ŝanĝas la koloron de verda al malhelruĝa. Unuopa frukto estas 1 ĝi 3 cm granda. La fruktokarno estas malmola kaj gustas acide. La fruktoj estas manĝeblaj frexe, sed ĝenerale oni faras el ili ĵeleon, marmeladon kaj siropon. La fruktoj estas riĉaj je antimikroba substanco 2,3-duhidroksibenzola acido. [2] [3] [4]

[5] [6]

Parencaj plantoj[redakti | redakti fonton]

La familio FlakurtiacojSalikacoj inkludas bone konatajn speciojn kiel Dovyalis caffra, Flacourtia jangomas kaj Flacourtia rukam.

Rimarkoj[redakti | redakti fonton]

  1. George Shibumon and Benny P J (2010) “Antifungal activity of acetonic extract of Flacourtia inermis fruit against human opportunistic pathogens” Journal of Global Pharma Technology. 2(6):28-34.
  2. Shibumon George, Benny PJ, Sunny Kuriakose, Cincy George (2011) "Antibiotic activity of 2, 3-dihydroxybenzoic acid isolated from Flacourtia inermis fruit against multidrug resistant bacteria" Asian Journal of Pharmaceutical and Clinical Research.4(1):126-130.
  3. George Shibumon, Benny PJ, Kuriakose Sunny, George Cincy, Gopalakrishnan Sarala (2011) "Antiprotozoal activity of 2, 3-dihydroxybenzoic acid isolated from the fruit extracts of Flacourtia inermis Roxb" Medicinal Plants - International Journal of Phytomedicines and Related Industries.3(3):237- 241.
  4. Benny PJ, George Shibumon, Kuriakose Sunny, George Cincy (2010) "2, 3-Dihydroxybenzoic Acid: An Effective Antifungal Agent Isolated from Flacourtia inermis Fruit" International Journal of Pharmaceutical and Clinical Research.2(3): 101-105
  5. Flacourtia inermis
  6. Louvi