Lower Largo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Lower Largo, Fife, Skotlando

Lower Largo (Malsupra Largo) aŭ Seatown of Largo estas vilaĝo en Fife, Skotlando kiu situas en Largo Bay (Golfeto de Largo} je la norda flanko de la Firth of Forth (Fjordo de la rivero Forth). La anktikva fiŝista vilaĝo, Lower Largo disfamiĝis kiel la naskiĝloko de Alexander Selkirk (1676), la inspiro por la libro Robinson Crusoe de Daniel Defoe. La apero de la relvojo en 1856 alportis multajn turistojn al la sabla strando de Lower Largo. Lower Largo konservis multajn historiajn konstruaĵojn, kaj en 1978 ĝi estis destinita kiel konservada areo.

La fervoja linio tra Lower Largo estis fermita en la 1960-aj jaroj kiel parto de aranĝo pri elspeza limigo de Dr. Richard Beeching, kaj kvankam oni ne plu uzas ĝin ekde tiam la viadukto, kiu dominas la vilaĝon, restas grava loka gvidmarkilo.

Lower Largo estas seninterrompa ligita kun Upper Largo kaj Lundin Links.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]