Lozrokejo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Pierrier des gorges de Villiers.jpg

Lozrokejoŝtonŝutaĵo estas deklivo kovrita de lozaj ŝtonoj kaj situanta piede de klifo. Lozrokejo estas sekvo de erozio: la eroziaj agantoj, tio estas vento, pluvo, frosto, hajlo, temperaturaj modifoj, atakas la rokon de la klifoj kaj faligas partojn el la klifoj. Do tiuj partoj, ŝtonoj, falas suben kaj amasiĝas sur la deklivo ĵus ĉe la vertikala monto. La lozrokejo estas danĝera pro la fakto, ke la ŝtonoj facile ekrulas plu. Iom post iom venas pioniraj plantoj, kiuj per sia kresko, stabiligas la surfacon, kiam temas pri arboj. Iom post iom ekloĝas tie diversaj bestoj depende de la situo kaj de la klimato.