Luís Vaz de Camões
Luís Vaz de Camões | ||
---|---|---|
![]() | ||
Persona informo | ||
Luís Vaz de Camões | ||
Naskiĝo | 30-an de novembro 1524 en Lisbono | |
Morto | 10-an de junio 1580 (55-jaraĝa) en Lisbono | |
Mortis per | pesto vd | |
Tombo | Monaĥejo de la hieronimanoj de Belém vd | |
Religio | katolikismo vd | |
Etno | portugaloj vd | |
Lingvoj | hispana • portugala • latina vd | |
Ŝtataneco | Reĝlando Portugalio vd | |
Alma mater | Universitato de Koimbro vd | |
Familio | ||
Dinastio | Camões family vd | |
Patro | Simão Vaz de Camões vd | |
Patrino | Ana de Sá de Macedo vd | |
Edz(in)o | – | |
Parencoj | Vasco Pires de Camões vd | |
Profesio | ||
Okupo | poeto • dramaturgo • verkisto • militisto vd | |
Verkado | ||
Verkoj | La Luzidoj vd | |
vd | Fonto: Vikidatumoj | |
Luiz (aŭ Luís laŭ moderna portugala ortografio) VAZ de CAMÕES (naskiĝis en Lisbono ĉirkaŭ la jaro 1524; mortis en Lisbono la 10-an de junio 1580) estas konsiderata la plej grava portugala poeto kaj aŭtoro de la nacia epopeo.
Vivo[redakti | redakti fonton]
Vaz de Camões devenas el nord-portugala familio el la urbo Chaves. Dum kelkaj jaroj li loĝis en Koimbro (Coimbra) kie li ĉeestis universitatajn lecionojn pri hom-sciencoj en la Monaĥejo de Santa Cruz kie estis onklo lia, kiu estis pastro. Li revenis al Lisbono, kaj tie li pasigis "boheman" vivon. En 1553, post kiam Camões estis arestita pro interbatiĝo, li foriris al Barato (tiam "Hindio"). Tie li restis en la urbo Goao, tiuepoke portugala kolonio, kie li skribis gravan parton da sia verkaro. Camões revenis al Portugalio en 1569, malriĉa kaj malsana, sed sukcesis en 1572 publikigi la verkon La Luzidoj, kiu poste fariĝis la portugala popola epopeo, danke al la influo de kelkaj amikoj sur la tiama reĝo Sebastiano la 1-a.
Literatur-historie lia verko staras inter klasikismo kaj baroko.
Ĉefverkoj[redakti | redakti fonton]
- Os Lusíadas (La Luzidoj:1572)
- Rimas (Rimoj:1595)
- El-Rei Seleuco (Reĝo Seleŭko:1587)
- Auto de Filodemo (Aŭto de Filodemo:1587)
- Anfitriões (Gastigantoj:1587).
En Esperanto aperis[redakti | redakti fonton]
- Luziadoj: III. kanto <parto> / Luiz Vaz de Camões. En: "Tutmonda sonoro": Kálmán Kalocsay; p. 314-319, vol. 1
- La luzidoj <parto> / Camões. El la portugala trad. Leopoldo Knoedt. En: Nova Esperanta Krestomatio. - p. 122-127
- La luzidoj / Camões. El la portugala lingvo trad. Leopoldo Knoedt. Antaŭparolo de Humphrey R. Tonkin. Enkonduko de Geraldo Mattos. Chapecó: Eld. Fonto 1980, 464 p.; ilustr., mapo
Memoro[redakti | redakti fonton]
La Premio Camões, nomita laŭ Luís de Camões, estas la plej grava premio por literaturo en la portugala lingvo.
En Malnova Havano (Kubo) staras statuo de Luís Vaz de Camões[1].
Bildaro[redakti | redakti fonton]
-
Monumento al Camoes en interno de Jeronimos
-
Luís VAZ de Camões
Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]
- Luis Vaz de Camões angle
- Los lusiadas (espanol)
- Komenco de Luziadoj Arkivigite je 2002-11-15 per la retarkivo Wayback Machine en traduko de Antoni Grabowski
Referencoj[redakti | redakti fonton]
- ↑ Stanislavo Belov (2019-02-22) Kvarope tra Malnova Havano: de katedralo al moskeo (esperante). Blogger. Arkivita el la originalo je 2019-02-23. Alirita 2019-02-23.