Lualaba Provinco

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo
provinco Lualaba

Democratic Republic of the Congo (26 provinces) - Lualaba.svg
Bazaj informoj
Ĉefurbo Kolwezi
Areo 108 204 km²
Loĝantaro 121 308 (stato: takso de 2006)
Information icon.svg
vdr

Lualaba (france Lualaba Province) estas unu el la novaj dudek ses provincoj de Demokratia Respubliko Kongo kreitaj en 2015, en la sudorienta parto de la lando. Laŭ oficiala takso el la jaro 2006 ĝi havis 1 677 288 loĝantojn. Konsiderante ke la provinca areo estas 121 308 kvadrataj kilometroj, el tio rezultas loĝdenso de po 14 homoj por kvadrata kilometro. Administra centro estas la urbo Kolwezi.

La provincoj Tanganjika, Supra Lomami, Lualaba kaj Supra Katanga estis rezulto de la disigo de la iama pli granda Provinco Katanga.[1]

La provinco ekhavas sian nomon laŭ la rivero Lualaba. Ili vivtenas sin ĉefe el farmado, fiŝkaptado kaj ĉasado, krom ioma riverkomerco.[2]

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. "Le Katanga officiellement démembré en quatre nouvelles provinces". Radio Okapi. 16a de Julio 2015. Arkivita el la originalo la 19an de Julio 2015. Alirita la 21an de Januaro 2021.
  2. Emizet F. Kisangani, F. Scott Bobb (2010). Historical Dictionary of the Democratic Republic of the Congo. Scarecrow Press. p. 45. ISBN 978-0-8108-5761-2.