Lubitino (setlejo)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Lubitino
ruse: Крестцы
urbotipa loĝloko
Blazono
labora loĝloko de Rusio
Lando Rusio Rusio
Regiono Novgoroda provinco
Distrikto Lubitinskij
Koordinatoj 58° 48′ 40″ N 33° 23′ 30″ O / 58.81111 °N, 33.39167 °O / 58.81111; 33.39167 (mapo)
Loĝantaro 2 376 (20202018)
Unua skriba mencio 1581
Horzono UTC+03
Poŝtkodo 174760
Tel. prefikso +7 81668
OKATO 49216551000
Lubitino (setlejo) (Novgoroda provinco)
Lubitino (setlejo) (Novgoroda provinco)
DEC
Situo enkadre de Novgoroda Provinco
Vikimedia Komunejo: Lyubytino
Retpaĝo: lubitinoadm.ru
vdr

Lubitino estas urbotipa loĝloko en la Novgoroda provinco, Rusio; la administra centro de la distrikto Lubitinskij.

Lubitino troviĝas norde en la provinco, je 180 km de la Novgorodo. La setlejo situas sur la dekstra bordo de la rivereto Msta. En la setlejo en 2020 loĝis 2376 homoj.[1]

Historio[redakti | redakti fonton]

Tumulo

Ĉe Lubitino situas multaj arkeologiaj objektoj, eksterordinare dense koncentritaj en sufiĉe malgranda loko. En la setlejo kaj ties plej proksima ĉirkaŭaĵo troviĝas pli ol 200 diversaltaj (ĝis 8 – 10 metroj) tumuloj. Inter ili estas unikaj objektoj: la grupo el 47 tumuloj kune, kies alto estas ĝis 9 metroj; la plej longa tumulo en la arbara zono, kiu etendiĝas je 156 metroj. Simila amaso da tumuloj kaj aliaj arkeologiaj objektoj ekzistas nenie en la Novgoroda provinco, nek en la tuta nord-okcidento de Rusio.[2]

En la 9-a10-a jarcentoj la slavaj setlejoj apud nuntempa Lubitino estis centro de la granda regiono, nomata Pomostje. Tiu etendiĝis laŭ meza fluo de Msta. La setlejoj ĉe Lubitino estis centro, el kiuj princoj kolektis tributojn de la regiono. Situanta ĉe la komercaj vojoj, same kiel Novorodo, tiu centro dum kelka tempo evoluis same, kaj eble povus esti alternativo por Novorodo, sed tio ne okazis. En kronikoj oni mencias ĉe 947 la militiron de princino Olga al la bordoj de Msta, kaj Pomostje fariĝis Novgoroda posedaĵo. En la loko de Lubitino plu ekzistis nur vilaĝoj.[2]

Loĝlokon pogost Prokopjevskij, situantan tie, kie nun estas Lubitino, estis menciita en la jaroj 15811583, post la anekso de Novgoroda lando fare de la Grandprinclando Moskvo, kiam moskvanoj inventaris la novan posedaĵon.

En 1927 la vilaĵo Beloje fariĝis adminisra cenro de la distrikto Beljskij. La 11-an de marto 1931 oni alinomigis la vilaĝon al Lubitino (kaj, respektive, la distrikto fariĝis Lubitinskij). La 23-an de julio 1965 Lubitino ricevis la statuson de urbotipa loĝloko.[3]

Vidindaĵoj[redakti | redakti fonton]

La parko-muzeo "Slava setlejo de la 10-a jarcento"

En Lubitino troviĝas la parko-muzeo, nomata "Slava setlejo de la 10-a jarcento", kiu estas kopio de tia setlejo, konstruita per teknikoj de la 10-a jarcento. Apude troviĝas multaj arkeologiaj objektoj de la 5-a11-a jarcentoj, pro kio tie estis fondita arkeologia rezervejo, kies dimensioj estas ĉirkaŭ 3,5 х 10 km. La "Slava setlejo" troviĝas sur la tereno de la arkeologia rezervejo, kaj la tuta rezervejo ricevis la nomon "Slava setlejo".[4]

En Lubitino situas la preĝejo de la Endormiĝo de la Dipatrino, konstruita en 1832. Ĝia arkitekturo estas malordinara por rusiaj preĝejoj. La preĝejo troviĝas sur la blazono de Lubitino.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

La preĝejo de la Endormiĝo de la Dipatrino
  1. Численность населения Российской Федерации по муниципальным образованиям на 1 января 2020 года (ruse) (rar). Rusia Federala Servo de Ŝtata Statistiko. Arkivita el la originalo je 2020-10-17. Alirita 2021-03-01.
  2. 2,0 2,1 Historio de Lubitino kaj de ties distrikto (ruse). La paĝaro de Lubitino kaj de ties distrikto. Alirita 2021-02-18.
  3. (2009) С. Д. Трифонов, Т. Б. Чуйкова Л. В. Федина, А. Э. Дубоносова: Административно-территориальное деление Новгородской губернии и области 1727—1995 гг. Справочник (pdf) (ruse), Sankt-Peterburgo: Комитет культуры, туризма и архивного дела Новгородской области; Государственный архив Новгородской области.
  4. La arkeologia rezervejo "Slava setlejo" en Lubitino (ruse).