Lubjanka

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Lubjanko)
Lubjanka
konstruaĵomalliberejo • arkiva konstruaĵo • rekonilo
Bazaj datoj
Konstrustilo novbaroka arkitekturo • stalinisma arkitekturo vd
Arkitekto Alexey Shchusev • Alexander Ivanov vd
Lando Rusio vd
Situo Krasnoselskij
Situanta sur Lubyanka Square
Poŝtkodo 107031
Situo
Geografia situo 55° 45′ 37″ N, 37° 37′ 43″ O (mapo)55.760215737.62859469Koordinatoj: 55° 45′ 37″ N, 37° 37′ 43″ O (mapo)
Lubjanka (Moskvo)
Lubjanka (Moskvo)
DEC
Lubjanka
Lubjanka
Situo de Lubjanka
Map
Lubjanka
Posedata de Federacia Sekureca Servo de la Rusia Federacio vd
vdr
2009

Lubjanka (ruse Лубянка) aŭ Lubjanko estas neoficiala nomo de konstruaĵo sur la Lubjanka-placo en Moskvo. Ĝi estis konstruita en 1898, servis de 1920 ĝis 1991 kiel ĉefsidejo, centra prizono kaj arĥivejo de la soveta sekretservo en Moskvo. Hodiaŭ tie sidejas la rusa sekretservo FSB. La flava brika konstruaĵo situas ĉe Lubjanka Placo n-ro 2, kontraŭ la metrostacio "Lubjanka" (pli frue "Dzerĵinskaja").

Post malfondo de KGB, Lubjanka iĝis ĉefsidejo de la rusaj limtrupoj kaj entenis la novan gvidantaron de sekretservo FSB. Sub gvido de FSB-ĉefo Vladimir Putin, Lubjanka estis reorganizita en 1998. Li konstruigis apartan rus-ortodoksan kapelon proksime al la konstruaĵo.

Lubjanka havas grandnombran ĉelaron por politikaj akuzitoj. Oni aŭskultis kaj turmentis tie ekde 1920 plurcentmilojn da homoj. Multaj mortigis sin, aliajn oni ofte ekzekutis senjure. La prizono funkcias ankaŭ post 1991.

Granda parto de la arĥivitaj materialoj kaj multaj politikaj enprizonigitoj estis neniigitaj, ekzekutitaj je nazia minaco de okupo de Moskvo. Tiam neniiĝis materialoj de Ĉeka pri fruaj jaroj de Sovetunio. Sekva neniigo okazis post morto de Stalin, en 1953. La biblioteko restis netuŝita kun la malpermesitaj libroj en Sovetunio (ekz. verkoj de Aleksandr Solĵenicin, Passos, Sergej Jesenin, Boris Pasternak).

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]