Lublina geto

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo

Lublina geto (germane: Ghetto Lublin; jide: ‏לובלינער געטאָ‎, Lubliner geto) estis establita de germana nazia administracio en okupata Pollando dum la dua mondmilito, en 1941 sur la tereno de Ĝenerala Gubernio. Plimulte ekloĝis ĝin judoj, kvankam ĉeestis tie ciganoj. En 1942 en la Lublina geto, kiel unu el la unuaj, oni entreprenis laborojn por ĝin likvidi.

Historio[redakti | redakti fonton]

Jam en 1940 Odilo Globocnik (SS-komandanto por Lublina distrikto), devigis judojn de Lublin amasiĝi en juda kvartalo. La decidon entreprenis pro persona malemo al judoj loĝantaj najbare al la sidejo de sia komandantaro. Antaŭ ol la 24-an de marto 1941 establiĝis geto, dek mil judoj estis forpelitaj ekster la urbo.

Deportado kaj engetigo komenciĝis marte 1941 kiam aperis bezono setligi soldatojn de Wehrmacht, prepariĝantaj al atako Sovetunien, proksime al demarkacia linio disdividanta areojn de okupata Pollando.

Multaj membroj de judaj politikaj partioj, kiel ekzemple Bund, estis enprizonigitaj en la kastelo de Lublin, sed malgraŭ tio ili penis konspire daŭrigi sian agadon.

Jam ĉe la komenco mem en la geto oni malliberigis 34 milojn de judoj kaj nekonatan nombron de ciganoj. Praktike ili ĉiuj pereis. Plimulto da ili – ĉirkaŭ 30 mil – inter la 17-a de marto kaj 11-a de aprilo 1942 estis translokigita al Ekstermejo Bełżec (parto de ili trapasis ankoraŭ la geton en Piaski, distrikto Świdnicki). Germanoj fiksis tagan kvanton de personoj kondamnitaj al morto ĝis 1400 homoj. Postrestantaj 4 mil personoj estis unue translokigitaj al geto en Majdan Tatarski (la dua geto kreita en la antaŭurboj de Lublin) kaj tie murditaj aŭ transportitaj en apuda Majdanek. La lastaj el antaŭaj loĝantoj de la geto pereis en ekzekuto en Majdanek kaj en koncentrejo en Trawniki (Distrikto Świdnicki (Lubelski)), kie la 3-an de novembro 1943 oni faris Operacon „Rikolto” (Aktion Erntefest). Dum likvido de la geto Joseph Goebbels – ministro de la germana propagando skribis en sia taglibro: „La procedo estas sufiĉe barbara kaj mi ne priskribos ĝin tie. El judoj restos nemultaj”

Post likvido de la loĝantaro de la Lublina geto germanaj okupaciaj regopovoj malkonstruis konstruaĵojn sur ĝia areo helpe de fortoj de malliberuloj de Majdanek, kune kun apuda vilaĝo Wieniawa kaj Subkastelejo. Oni eksplodigis Sinagogon Maharama, konstruitan en la 17-a jarcento kiel omaĝo al Meir Lublin. Tiamaniere germanaj naziistoj por ĉiam forviŝis el la historio kelke da jarcentoj de la kulturo de juda socio en Lublin (en 1939 judoj nombris ĉ. 1/3 de la tuta loĝantaro).

Kelakj personoj sukcesis fuĝi de likvido de la geto al Varsovio, alportante sciigon pri ĝia detruo. Okulatestaj raportoj konvinkis kelkiujn varsoviajn judojn pri tio ke oni intencas murdi la tutan judan loĝantaron. Tamen aliaj, en tio ĉefo de la varsovia Judenrat Adam Czerniaków, forĵetis informojn pri amasaj murdoj, konsiderante tion „troiga”. Rezulte nur 230 judoj de Lublin travivis la germanan okupadon.

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • Barbara Schwindt, Das Konzentrations- und Vernichtungslager Majdanek: Funktionswandel im Kontext der "Endlösung", Königshausen & Neumann 2005
  • Tadeusz Radzik, Zagłada lubelskiego getta. The extermination of the Lublin Ghetto (Holokaŭsto de Lublina geto), Uniwersytet Marii Curie-Skłodowskiej, 2007
  • Geoffrey P. Megargee, Christopher Browning, Martin Dean, The United States Holocaust Memorial Museum Encyclopedia of Camps and Ghettos, 1933-1945, unua volumo Ghettos in German-Occupied Eastern Europe, Indiana University Press, 2012, p. 675–678, ISBN 0-2533-5599-0

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]