Luca Pferdmenges

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Pferdmenges at a musical.ly press day in Berlin, 2017
Pferdmenges ĉe gazetara tago de musical.ly en Berlino, en februaro 2018[1]

Luca PFERDMENGES (naskiĝis la 24-an de aŭgusto 2001 en Mönchengladbach) estas ĵonglisto kaj influanto de sociaj amaskomunikiloj[2] de Germanio. Li fariĝis populara atingante la finalojn de la germana televidprogramo Superkids.[3][4] En 2022, li estis en la listo de Forbes 30a en la kategorio "Sportoj & Ludoj".[5]

Kariero[redakti | redakti fonton]

Pferdmenges estas provanta fariĝi la plej juna viro kiu vizitu ĉiun landon en la mondo.[6] Li parolas germanan, anglan, francan, hispanan kaj hebrean.[7] Lia libro pri ĵonglado, Jonglieren wie ein Profi kun Joscha F. Westerkamp estis eldonita en oktobro 2022 de la eldonejo Meyer & Meyer.[8] Li ankaŭ skribis kaj eldonis libron pri vojaĝado, Billig Reisen, publikigita la saman monaton.[9]

Luca Pferdmenges in 2020
Luca Pferdmenges en 2020.

Luca Pferdmenges ofte vizitas ĵonglajn konvenciojn.[10] Pferdmenges partoprenis en la Malferma Nederlanda Ĵonglada Ĉampioneco "NK Jongleren" en 2016 kaj 2017 kaj gajnis diversajn titolojn.[11] Komence de 2018, Luca Pferdmenges daŭrigis travojaĝon tra Germanio kun la prezento Jonglissimo ("plej da ĵonglado") kiel parto de la spektaklo "Feuerwerk der Turnkunst – AURA"[12] (kvar jarojn antaŭe, en printempo 2014 cetere la sama atleta kaj artista spektaklo "Feuerwerk der Turnkunst" en turneo tra multaj urboj furioze prezentis programon "Esperanto" kaj tre varbis pri la internacia lingvo).

Pferdmenges estis prezentita en la germana eldono de la libro Guinness World Records 2022 kun du el siaj rekordoj.[7] Laŭ Guinness World Records, li nuntempe tenas 4 mondajn rekordojn en ĵonglado.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. en aŭgusto de la sama jaro 2018, la [[retejo kaj apo musical.ly kuniĝis kun TikTok.
  2. [1]
  3. [2]
  4. [3]
  5. [4]
  6. [5]
  7. 7,0 7,1 [6]
  8. isbn = 978-3840378324
  9. isbn = 979-8356032769
  10. [7]
  11. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2022-11-08. Alirita 2022-12-16.
  12. [8]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]