Lucas Biglia

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Lucas Biglia
Persona informo
Naskonomo Lucas Rodrigo Biglia
Naskiĝo 30-an de januaro 1986 (1986-01-30) (38-jaraĝa)
en Mercedo
Lingvoj hispana
Ŝtataneco Argentino
Okupo
Okupo futbalisto
vdr

Lucas Biglia aŭ plennome Lucas Rodrigo Biglia (loka hispanlingva prononco laŭ sistemo IFA ˈlukah roˈð̞ɾiɣo ˈβ̞iɣlja) estas argentina futbalisto, kies prauloj venis el Italio. Li naskiĝis la  10-an de aprilo 1986(nun 1986-04-10) en Mercedes, provinco Bonaero, do nun estas 38-jara. Ekde la jaro 2013 li profesie ludas futbalon en la unua vira teamo de la klubo Società Sportiva Lazio de Romo – antaŭe ekde la jaro 2005 li profesiis en la pluraj aliaj kluboj de Argentino kaj Belgio. Krome ekde la jaro 2011 li estas membro de la vira argentina nacia teamo de futbalo. Kadre de la nacia teamo li ankaŭ kunkonkuris pri la Futbala Mondpokalo 2014 en Brazilo, en kiu la argentina teamo atingis la duan pozicion, kaj ankaŭ partoprenas en la Futbala Mondpokalo 2018 en Rusio. Matĉe li en la nacia teamo de 2018 rekoneblas per la numero "6".

Lucas Biglia en 2013