Lucena (Filipinoj)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Lucena
tre urbanizita urbo
Administrado
Poŝtkodo 4300 • 4301
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 278 924  (2020) [+]
Loĝdenso 3 477 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 13° 56′ N, 121° 37′ O (mapo)13.933333333333121.61666666667Koordinatoj: 13° 56′ N, 121° 37′ O (mapo) [+]
Alto 61 m [+]
Areo 80,21 km² (8 021 ha) [+]
Lucena (Filipinoj)
Lucena (Filipinoj)
DEC
Lucena
Lucena
Situo de Lucena

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Lucena, Quezon [+]
vdr

Lucena [lusena], - tagaloge Lungsod ng Lucena - estas triaklasa urbego kaj katolika diocezo en Filipinoj, en Luzono, en regiono CALABARZON, kie ĝi estas ĉefurbo de provinco Kezono.

La provinca administraciejo en Lucena

Geografio[redakti | redakti fonton]

Lucena situas laŭ marbordo ĉe buŝo de rivero [1]. San Pablo (Laguno) troviĝas 34, Lipa (Filipinoj) 49, Calamba, 58, ĉefurbo Manilo 99, Kezonurbo 102 kilometrojn (aere) [2].

Historio[redakti | redakti fonton]

En la 1570-aj jaroj hispanoj esploris tiun areon. La franciskanaj monaĥoj fondis loĝlokon inter 1580 kaj 1583 tiam nomatan Tayabas. La hispanoj de la 16-a jarcento nomis la areon "Buenavista" pro ĝia sceneja beleco. Jarcenton poste islamaj piratoj komencis terorigi la tutan marbordon, tial kelkloke oni konstruis fortikaĵojn. En 1879 tiu ĉi loko oficiale prenis la nomon "Lucena" honore al hispana monaĥo el la urbo Lucena el Andaluzio.

La loko iĝis paroĥo post 2 jaroj kaj sendependa municipo la en 1882. En 1901 urbeto Tayabas iĝis provinca ĉefurbo. Inter 1942-1945 japana dominado okazis. Lucena urbiĝis en 1961 kaj ricevis la internacian klasifikon urbego (pli, ol cent mil loĝantoj) en la malfruaj 1970-aj jaroj, fine la urbego estis sendependa de la provinco en 1991. En 2014 la merkato cindriĝis pro granda fajro.

Interna urboparto de Lucena

Ekonomio[redakti | redakti fonton]

Lucena estas la komerca, industria, financa kaj regiona centro en la provinco. En la antaŭurboj diversaj industriaj produktejoj funkcias, ekzemple prilaboro de fumitaj fiŝoj, mebloj. Menciindas ankaŭ la kokosaj oleaj muelejoj kaj la aŭtofabrikoj.

Religio kaj eduko[redakti | redakti fonton]

En Lucena la plimulto estas katolika. Kampuso kaj altlernejo funkcias en la urbego.

Katedralo de Lucena
Boata haveno de Lucena

Trafiko[redakti | redakti fonton]

Al Lucena kuras 3 ĉefvojoj. La flughaveno akceptis nur malpezajn aviadilojn, sed ĵus ĝi fermis, la rivera haveno daŭre akceptas boatojn. Inter la urbegoj aŭtobusoj trafikas, en la urbo busetoj, sed nokte nur tricikloj. Iam funkciis fervojo, en la maro kelkaj pramoj trafikas.

Klimato[redakti | redakti fonton]

Lucena situas en la ekvatora klimato. Jere falas po 2751 mm. En ĉiuj monatoj pluvas, tamen en marto kaj aprilo iomete malpli. La averaĝa temperaturo estas 27 °C. Ne estas grandaj diferencoj inter la monatoj.

Vidindaĵoj[redakti | redakti fonton]

Fontoj[redakti | redakti fonton]

  • WikiTrans