Lucens

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Por samtitola artikolo vidu la paĝon Lucens (stacidomo).
Lucens
Blazono de Lucens
Blazono de Lucens
Blazono de Lucens
Kastelo kaj vilaĝo de Lucens
Kastelo kaj vilaĝo de Lucens
Kastelo kaj vilaĝo de Lucens
komunumo en Svislando
Kantono Vaŭdo
Distrikto Brojo-Vully
Geografia situo CH1903: 554137 / 173159 (mapo)46.7080555555566.8388888888889Koordinatoj: 46° 42′ N, 6° 50′ O; CH1903: 554137 / 173159 (mapo)
Nombro de loĝantoj 2855
Areo 7,87 km²
Alteco 498 m super marnivelo
Poŝtkodo 1522
Komunumkodo 5675
Mapo de Lucens
Mapo de Lucens
Mapo de Lucens
vdr

Lucens (malnovaj nomoj de la komunumo en la germana lingvo Lobsingen kaj Losingen) estas komunumo en la distrikto Brojo-Vully en Kantono Vaŭdo, Svislando. Ĝi havis 2 855 loĝantojn je la 31-a de decembro 2011.

Geografio[redakti | redakti fonton]

Lucens situas en la Svisa Mezlando en la ebenaĵo de la rivero Brojo, ĉe la nordokcidenta bordo de la rivero.La komunumo konsistas el la kerna vilaĝo Lucencs, industrikvartalo apud la riverbordo, la vilaĝo Oulens-sur-Lucens, kiu ĝis 2010 estis memstara komunumo, kaj la setlejo Ponty.[1]

La teritorio de la komunumo etendiĝas sur areo de 7,87 km², de kiuj 36,6% estas kovritaj de arbaro, 42,7% servas por agrikulturo kaj 17,9% por setlado. [2]

Najbaraj komunumoj[redakti | redakti fonton]

La komunumo Lucens limas en nordo al Cremin, en nordnordoriento al Villeneuve (FR), en nordoriento al Valbroye, en oriento al Curtilles, en sudo al Moudon, en sudokcidento al Bussy-sur-Moudon, en okcidentsudokcidento al Montanaire, en nordokcidento al Villars-le-Comte, kaj en nordnordokcidento al Forel-sur-Lucens.

Trafiko[redakti | redakti fonton]

Tra Lucens pasas la kantona ĉefvojo n-ro 1 de Zuriko al Ĝenevo kaj de Lucens la kantona ĉefvojo n-ro 156 kondukas al Romont. La plej proksima alveturejo al la svisa aŭtovojo A1 situas proksimume 15 kilometrojn norde de la komunumo apud Estavayer-le-Lac. Pere de la trajnlinio de Svisaj Federaciaj Fervojoj de Friburgo al Laŭzano la komunumo estas konektita al la publika transportreto.

Historio[redakti | redakti fonton]

La unua dokumenta mencio de Lucens datiĝas el la jaro 964 kiel Losingus. Dum mezepoko Lucens apartenis al la episkopo de Laŭzano. La kastelo de Lucens, kiu plurfoje estis detruita kaj rekonstruita, pro sia bona strategia situo premesis la kontrolon pri la Brojo-Valo. Post la konkero fare de Berno en la jaro 1536 la Kastelo de Lucens fariĝis la sidejo de la vokto de Moudon. Ĝis la Helveta Respubliko Lucens apartenis al la Voktejo Moudon, kiu poste fariĝis distrikto kaj en la jaro 2006 estis integrita al la nova Distrikto Brojo-Vully. Kun efiko de la 1-a de januaro 2011 la ĝis tiam aŭtonoma komunumo Oulens-sur-Lucens estis integrita al la komunumo.[3]

La katastrofo en la atomreaktoro de Lucens[redakti | redakti fonton]

En la 1960-aj jaroj de la Svisa Armeo en Lucens estis konstruita la Provatomcentralo Lucens. En la jaro 1968 helpe de la porvreaktoro de Lucens la unuan fojon en Svislando estis generita elktra kurento pere de atomenergio. La konstruo de la centralo celis ankaŭ la produktadon de plutonio por atombomboj por la Svisa Armeo. La 21-an de januaro 1969 en la rekatoro okazis eksplodo, kiam post problemo kun la malvarmiga sistemo okazis kernfandiĝo. Ĉar la reaktoro situis en iama salkaverno profunde subtere, nur malmulte da radioaktiva materialo liberiĝis al la medio. Ĝis hodiaŭ la publiko ne estis komplete informita pri la eventoj en la reaktoro. Adeptoj de konspira teorio ĝis hodiaŭ pretendas, ke en la reaktoro siatempe neniam okazis akcidento, sed ke la Svisa Armeo siatempe testis atombombon, antaŭ la svisa registaro subskribis la Kontrakton pri la nedistribuo de atomarmiloj. [4][5]

Notoj kaj referencoj[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Bildoj[redakti | redakti fonton]