Lucie, postrach ulice

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Lucie, postrach ulice
televida serio
Originala lingvo ĉeĥa lingvo
Origina lando Ĉeĥoslovakio, Germanio, Okcidenta Germanio
Ĝenro porinfana televida serio, comedy television series, familia televida serio, fantasta televida serio
Reĝisoro Jindřich Polák
Aktoroj Žaneta Fuchsová • Daniela Kolářová • Jaromír Hanzlík • Hana Maciuchová • Jiří Pleskot • Mahulena Bočanová • Pavel Zedníček • Luba Skořepová • Dagmar Patrasová • Veronika Freimanová • Jaroslav Tomsa • Otto ŠimánekRaoul Schránil • Petr Nárožný • Jiří Datel Novotný • Jiří Lír • Jiří Lábus • Václav Lohniský • Jiří Krampol • Václav Kotva • Luděk Kopřiva • Eugen Jegorov • Jiří Hrzán • Vladimír Hrabánek • František Filipovský • Karel Effa • Zdeněk Dítě • Karel Augusta • Vlastimil Bedrna • Bořík Procházka • Michael Hofbauer • Petr Jákl • Jiřina Bohdalová • Alf Marholm • Jan Kuželka • Ladislav Křiváček • Karel Hábl • Lukáš Bech • Michael Brennicke • Klaus Höhne • Matthias von Stegmann • Josef Šebek • Jan Kreidl
Amplekso
Epizodoj 6
Elsendo
Elsendita 12 okt. 1980 – 16 nov. 1980
Eksteraj ligiloj
ĉe IMDb
vdr

Lucie, postrach ulice (prononco [LU:ci POStraĥ U:li:ce:], jen ĉeĥe, germane Luzie, der Schrecken der Straße, prononco [LU:ci dea ŜREkn dea ŜTRA:se], en esperanta traduko Luci, la hororo de la strato) estas ĉeĥoslovaka-okcidentgermana kunproduktaĵo de porinfana televida serio el la jaro 1980; germanaj kunproduktantoj estis la filmteamoj de firmao "Anima" en Hamburgo kaj la ŝtata televidstacio WDR en Kolonjo. Fine de 1980 oni ĝin spektigis en okcidenta Germanio, en televida serio de ses duonhoraj filmoj. En Ĉeĥoslovakio ĝi unuan fojon estis videbla en 1984, kiel du 90-minutaj filmoj (la seriaj filmoj 1-3 kaj 4-6 grupigitaj).

La eksteraj scenoj de la serio filmiĝis en okcidenta Germanio, aparte en Kolonio,[1] kaj aldoniĝis studiaj scenoj filmitaj en la studio Barrandov de Prago. La filma bone sukcesis, speciale en okcidenta Germanio ĝi ekde la premiero estas ege ŝatata,[2] sed ĝi ankaŭ gajnis popularecon inter infanoj de Aŭstrio, Francio, Italio, kaj inter infanoj de orienta Germanio kiuj ĝis la jaro 1990 povis spekti okcidentan televidon - ekde tiam ĉiukaze la televidaj programoj de Germanio estas unuigitaj.

La filma serio konsistas el ses partoj, kiujn scenaris Jindřich Polák kaj Ota Hofman. La agojn de la aktoroj kompletigas du animaciaj kneditaj skulptaĵoj el modlopasto, nomataj "Frederiko kaj Frederiko" (en la germana versio "Friedrich und Friedrich", en la ĉeĥa versio "Ferda a Ferda").

Rakonto kaj personoj[redakti | redakti fonton]

Averto: La teksto, kiu sekvas, malkaŝas detalojn pri la intrigo de la rakonto.

Lerneja komencantino Luzie Krause (prononco [LU:ci KRAŬze]; aktorino: Žaneta Fuchsová, prononco [ĵaNEta FUĤSova]) havas la lastajn tagojn ĝis komenco de lernejado kaj sentas enuon. Ŝi deziras aniĝi en la kliko de Oswald Richter (prononco [OSvalt RIHta], aktoro: Michael Hofbauer, prononco [MIhael HO:Fbaŭa]), sed tio nur realigeblas per elteno de diversaj kuraĝo-testoj. Unu el tiuj testoj estas ŝteli ion en grandmagazeno. Ŝi ŝtelas pakaĵon da knedaĵo. Tiu knedaĵo estas magia, estas du vivantaj kneditaj skulptaĵoj, Frederiko kaj Frederiko (»Friedrich & Friedrich«, laŭ la nomo de la fabriko): unu granda kaj oranĝkolora, la alia malgranda kaj verda. Ili kapablas ŝanĝi sian formon, imiti baldaŭ tion baldaŭ ion alian, sed kion ili plej bone kapablas estas krei kaoson. Kompreneble la sesjarulino[3] estas relative timida knabineto, kiu neniel estas krimulo kaj neniel estas "la hororo de la strato". Sed ĉar ŝi devas venki sian timemon por sukcesi en la diversaj kuraĝo-testoj, la groteske troigita filma titolo Luci, la hororo de la strato ironie troigas ŝian nunan kuraĝecon.

Averto: Malkaŝado de la intrigo de la rakonto ĉi tie finiĝas.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]