Lucija Borčić

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.
Lucija BORČIĆ
Persona informo
Naskiĝo 26-an de julio 1921
en en Podšpilje, insulo Vis
Morto 14-an de novembro 2015
en Zagrebo
Lingvoj Esperanto
Nacieco kroato
Ŝtataneco JugoslavioKroatio
Okupo
Okupo esperantisto
Esperanto
Esperantistiĝis en 1940
vdr

Lucija BORČIĆ (naskiĝis la 26-an de julio 1921 en Podšpilje, insulo Vis kaj mortis la 14-an de novembro 2015) estas kroata esperantistino, literatura tradukistino, Esperanto-vortaristino, librotenistino kaj administrantino,

Esperanto[redakti | redakti fonton]

Borčić dum 20 jaroj, antaŭ la emeritiĝo, estis oficejestro de la Plastikarta asocio por Kroatio. Ŝi esperantistiĝis en Zagrebo en 1940. Ekde 1946 ŝi aktivas en la Esperanto-societo “Bude Borjan” en Zagrebo, kie ŝi plenumis la funkciojn de komitatano, kasisto, sekretario kaj prezidanto kaj laŭ la propra rekta metodo gvidis plurajn elementajn, konversaciajn, progresigajn kaj lingvajn kursojn, prelegis, aktoris, lektoris. En Kroatia Esperanto-Ligo kaj Jugoslavia Esperanto-Federacio ŝi plenumis la funkciojn de dua sekretario kaj membro de la Ekzamena komisiono. En 1953 ŝi kunorganizis la 38-an Universalan Kongreson de Esperanto en Zagrebo plenumante plurajn funkciojn. Ekde 1952 Borčić tradukas el la kroata al Esperanto kroatan prozon kaj poezion kaj ekde 1977 ŝi verkas originale en Esperanto.

Tradukoj[redakti | redakti fonton]

Libroforme aperis la tradukoj de: Antun Šimunić (“Elprovado de amo”, 1985), Stjepan Planić (“Loĝkulturo”, Osijek, 1985), Edvard Kardelj (“Socialisma memmastrado”, Sarajevo, 1986), Ante Vladisavljević (“Vestokulturo”, Osijek, 1987), Yüksel Söylemez (el la angla, “Amo estas taso da kokidsupo”, Zagreb, 1994), Mile Prpa (“Reĝo de l’ leonoj”, Zagreb, 1993 kaj “Elemento de l’ elementoj”, Zagreb, 1995), Pero Čimbur (“Mi resanigis PPPetron”, Eldonejo Harald Schicke, Germanio, 1995), Vesna Parun (“La bluoj” - poemaro, Zagreb, 1999).

Ŝi kuntradukis la verkojn: “Jugoslavio kaj ĝiaj popoloj” (JEL, Ljubljana, 1953), “Kroatia poezio” (IKS, Zagreb, 1983), “Kantoj de l’ silento” (de Zora Heide, Stockholm, 1984), “Soifo” (de Ivo Andrić, ELBIH, Sarajevo, 1988), “Moderna bosnia-hercegovina novelo” (Sarajevo, 1989), “Poemaro de kroatoj en Hungario” (KEU, Zagreb, 1992), “Izolulo” (poemoj de kroataj poetoj tradukitaj el Esperanto en dek kvin lingvojn, Zagreb, 1993), “Antologio de kroataj unuaktaj dramoj” (KEL, Zagreb, 1997), “En tiu terura momento” (KEL, Zagreb, 1998), “Barkoj el akvo - elektitaj kroataj noveloj” (IKS, Zagreb, 1998). Tradukoj el Esperanto al la kroata: “Unutra i vani” (Marjorie Boulton, aperinta en “Sve dugine boje”, IKS, Zagreb, 1988). Tradukis kvar prospektojn pri la urbo Zagrebo.

Originalaj Esperanto-poemoj[redakti | redakti fonton]

Originalaj Esperanto-poemoj aperis en: “Kroatia Esperanto-poemaro” (IKS, Zagreb, 1991), “Jubilea versgirlando” (ZEL, Zagreb, 1990). Unuopaj originalaj kaj tradukitaj poemoj aperis en la periodaĵoj “La Suda Stelo”, “Tempo”, “Voĉo”, “Velo”, “Kroata esperantisto”, “Monato”, “Fonto”, “Literatura foiro”, “Esperanto en Skotlando”, “Sennacieca revuo”.

Aliaj verkoj[redakti | redakti fonton]

Per artikoloj Borčić kontribuis al “La Suda Stelo”, “Esperanto”, “Heroldo de Esperanto”, “El Popola Ĉinio”, “Tempo”, “Voĉo”, “Heliko”. Ŝi redaktis la lingvajn rubrikojn en “Voĉo” kaj “Tempo”, lektoris la revuojn “Voĉo”, “Tempo”, “Kroata esperantisto” kaj plurajn verkojn kaj Esperanto-tradukojn de kroataj kaj makedonaj esperantistoj. Post la forpaso de Marinko Gjivoje ŝi finredaktis la “Leksikonon de aktivaj jugoslaviaj esperantistoj” (1985). Ŝia originala poemaro “Pulsas la viv’“ aperis en 2001 (IKS, Zagreb).

Leksikografio[redakti | redakti fonton]

Borčić verkis la ĝis nun plej ampleksan vortaron Esperanto-kroatan kun pli ol 400 paĝoj kaj 41.000 vortoj, kiu aperis en decembro 2008. Ĝi baziĝas sur PIV 2002/2005, sed parte ankaŭ transpasas ties vort-trezoron. La manuskripto de alidirekta vortaro kroata-Esperanta estas preta kaj aperu en 2009.

Honorigoj[redakti | redakti fonton]

Borčić ricevis la premion “Clelia Conterno” por poezio 1985 pro la poemo “Artist’ blua”. Ŝi estas multjara membro kaj delegito de Universala Esperanto-Asocio kaj membro de Esperantista Verkista Asocio, kaj elektiĝis honora membro de UEA.

Literatura tradukkonkurso[redakti | redakti fonton]

Honore al Lucija Borčić Kroata Esperantista Unuiĝo organizas literaturan tradukkonkurson, ĉe kiu oni rajtas prezenti tradukon de iu ajn nacia lingvo al Esperanto (poezio, rakonto aŭ novelo)[1].

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

Pleadin, Josip: Biografia leksikono de kroatiaj esperantistoj, 2002.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Literatura tradukado

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]