Lucinda Williams
Lucinda Williams | |||||
---|---|---|---|---|---|
![]() | |||||
Persona informo | |||||
Lucinda Williams | |||||
Naskonomo | Lucinda Gayl Williams | ||||
Naskiĝo | 26-an de januaro 1953 (70-jaraĝa) en Lago Karolo | ||||
Lingvoj | angla vd | ||||
Ŝtataneco | Usono vd | ||||
Familio | |||||
Patro | Miller Williams vd | ||||
Profesio | |||||
Okupo | kantaŭtoro • komponisto • muzikproduktisto • aranĝisto • entreprenisto • diskografa artisto vd | ||||
Aktiva dum | 1978– vd | ||||
Verkado | |||||
Verkoj | Happy Woman Blues ❦ Ramblin' ❦ Lucinda Williams ❦ Sweet Old World ❦ Essence ❦ World Without Tears ❦ Live @ The Fillmore ❦ West ❦ Little Honey ❦ Blessed ❦ Down Where the Spirit Meets the Bone ❦ The Ghosts of Highway 20 vd | ||||
| |||||
En TTT | Oficiala retejo vd | ||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Lucinda WILLIAMS (naskita la 26-an de januaro 1953 ) estas usona popolmuzika, roka kaj blusa kantisto kaj poeto.
Ŝiaj unuaj albumoj surbendigitaj en 1978 kaj 1980 ricevis tre malmulte da atento de la amaskomunikilaro kaj publiko. En 1988, Williams publikigis albumon portantan ŝian nomon kiu diskonigis ŝin kaj ekis ŝian famon.
En 1998 ŝi publikigis sian plej sukcesan albumon "Car Wheels on a Gravel Road", pro kiu ŝi gajnis Grammy Award. Ekde tiu ĉi albumo, ŝi publikigis sep pliajn albumojn, kiuj ne havis la saman kapturnigan sukceson.
En 2002 ŝi estis elektita de la revuo Time kiel la plej bona usona poeto.
Vivo[redakti | redakti fonton]
Williams estis naskita en Lake Charles, Luiziano, la filino de poeto kaj literaturprofesoro Miller Williams kaj amatora pianisto. Ŝiaj gepatroj divorcis en la mez-1960-aj jaroj, kiam ŝia patro gajnis gepatrorajton de ŝi kaj ŝiaj pli junaj gefratoj.
Kiel ŝia patro, ŝi ankaŭ suferas de malfermita spino. Williams neniam finis mezlernejon, sed estis akceptita studi ĉe la Universitato de Arkansaso. Williams komencis verki 6-jaraĝa kaj montris altiron al muziko en frua aĝo. Ŝi komencis ludi la gitaron 12-jaraĝa. La unua viva prezento de Williams okazis kiam estis 17-jaraĝa en Meksikurbo kiel parto de duopo kun amiko, banĝludanto nomita Clark Jones.
Diskografio[redakti | redakti fonton]
Jaro | Nomo de albumo |
---|---|
1979 | Ramblin' |
1980 | Happy Woman Blues |
1988 | Lucinda Williams |
1992 | Sweet Old World |
1998 | Car Wheels on a Gravel Road |
2001 | Essence |
2003 | World Without Tears |
2005 | Live @ The Fillmore |
2007 | West |
2008 | Little Honey |
2011 | Blessed |
2014 | Down Where the Spirit Meets the Bone |
2016 | The Ghosts of Highway 20 |
2017 | This Sweet Old World |
2020 | Good Souls Better Angels |
Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]
- Oficiala retejo
- Lucinda Williams ĉe IMDb
- Lucinda Williams discografio ĉe MusicBrainz