Saltu al enhavo

Lucio Kornelio Cinna

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Lucio Kornelio Cinna
Persona informo
Naskiĝo
en Roma regno
Morto
en Ankono
Lingvoj latina
Ŝtataneco Roma regno Redakti la valoron en Wikidata
Familio
Patro Lucius Cornelius Cinna (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata
Patrino nekonata valoro Redakti la valoron en Wikidata
Edz(in)o Annia (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata
Infanoj Lucius Cornelius Cinna (mul) Traduki, Cornelia (mul) Traduki, Cornelia Major (en) Traduki, Cornelius Cinna (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata
Okupo
Okupo politikisto
militisto Redakti la valoron en Wikidata
vdr

Lucio Kornelio Cinna (aŭ en latino, Lucius Cornelius Cinna;[1] Romo, ĉ. 130 a.K. - Ankono, 84 a.K.) estis elstara romia politikisto de la 1-a jarcento a.K. Kvankam li estis de altranga familio, li apartenis al la partio de la popolanoj, nome aliancano de Gajo Mario kaj malamiko de Lucio Kornelio Sulao. Pretoro dum la epoko de la Interaliancana milito romia, post la marŝo de Sulao al Romo okazigis sangelverŝan puĉon kun Mario, kaj post ties morto li iĝis la estro de la popolanoj. Li estis konsulo kvar sinsekvajn fojojn, el 87 al 84 a.K., en tio kion la klasikaj fontoj konsideris tiranio. Li mortis konsekvenco de militista ribelo kiam li preparis ekspedicion por batali kontraŭ Sulao.

  1. Epigrafie, L·CORNELIVS·L·F·L·N·CINNA.