Lucius (grupo)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Lucius
Bazaj informoj
Ĝenroj indipop-muziko
Instrumentoj gitaro, tamburo, sintezilo, klavarinstrumento
Aktivaj jaroj 2008 - nuntempo
Eldoninto Mom + Pop Music, Play It Again Sam
Retejo http://www.ilovelucius.com
Membroj

Jess Wolfe, Holly Laessig, Dan Molad, Peter Lalish, Andrew Burri

vdr

Lucius estas kvinkapa indipop-muzik-grupo de Broklino, Nov-Jorkio, Usono.[1] La grupo konsistas el Jess Wolfe (ĉefkantisto kaj sintezilo), Holly Laessig (ĉefkantistino kaj klavarinstrumento), Dan Molad (tamburoj kaj kantado), Peter Lalish (gitaro kaj kantado) kaj krome Andrew Burri (gitaro, tamburoj kaj kantado).

Lucius estis laŭdita de la gazeto The New York Times pro ĝiaj "allogaj, lumaj, kantetantaj lulkantoj ", laŭdita de NPR pro ĝiaj "karismo kaj ĉarmo.[2] " kaj de Vaganto kiel "la plej bona grupo, kiun vi eble ne aŭdis ankoraŭ [3]".

Mom + Pop Music publikigis la debutalbumon Wildewoman de la grupo en Nordameriko la 15an de Oktobro 2013. Play It Again Sam publikigis Wildewoman en Eŭropo, Aŭstralio kaj Japanujo la 31-an de Marto 2014.

Ekonomiisto kaj "The New York Times"-kolumnisto Paul Krugman estas konata fano de la grupo.[4]

Membroj[redakti | redakti fonton]

La grupo konsistas el du ĉefkantistoj kaj tri aliaj muzikistoj.[5]

  • Jess Wolfe (ĉefkantisto kaj sintezilo)
  • Holly Laessig (ĉefkantisto kaj klavarinstrumento)
  • Dan Molad (tamburoj kaj kantado)
  • Peter Lalish (gitaro kaj kantado)
  • Andrew Burri (gitaro, tamburoj kaj kantado)

Historio[redakti | redakti fonton]

Fono kaj Formiĝo[redakti | redakti fonton]

La grupo komencis formiĝi en 2008, kiam Wolfe kaj Laessig renkontiĝis, dum ili vizitadis Berklee School of Music.[6] Post interamikiĝo kaj libertempa kuna kantado sub la nomo Lucius, ili transloĝiĝis al Broklino, por evoluigi siajn karierojn. Tie ili renkontis la aliajn membrojn de la nuna grupo.[7]

Diskografio[redakti | redakti fonton]

Muzikalbumetoj[redakti | redakti fonton]

  • Lucius EP (Wildewoman Music, 2012) - Publikigo nur en Usono

Albumoj[redakti | redakti fonton]

Unuopaĵoj[redakti | redakti fonton]

  • "Turn It Around" (2013)

Premio[redakti | redakti fonton]

En la Silversound Music Video Film Festival + Band Battle la filmeto de Lucius por "Go Home" gajnis la premion por "Best Animation".

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Marc Hirsh. "The voices of Lucius share the same wavelength", Boston Globe, 2013-02-07. Kontrolita 2013-11-10.
  2. Lucius: Tiny Desk Concert : NPR
  3. [1]
  4. Paul Krugman. "Lucius Live (Personal)", The New York Times, 2013-12-08. Kontrolita 2013-11-10.
  5. DENNY DYROFF. "Lucius take the stage at Milkboy in Philadelphia", 2013-02-14. Kontrolita 2013-11-10.
  6. Ryzik, Melena. Talking With Jess Wolfe And Holly Laessig Of Lucius. New York Times. Alirita 2013-12-14.
  7. Atlas, Zoe. Lucius at The Sinclair. Sound of Boston. Alirita 2013-12-14.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]