Lucio Kasio Longeno (konsulo en 107 a.K.)

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Lucio Kasio Longeno (latine Lucius Cassius Longinus; mortis en 107 antaŭ nia erao) estis romia senatano en la fina fazo de la Romia Respubliko kaj en la jaro 107 antaŭ nia erao estis konsulo.

Vivo[redakti | redakti fonton]

Pri la frua kariero de Lucio Kasio Longeno nenio konatas. En 111 antaŭ nia erao li estis pretoro kaj havis en tiu ofico la taskon, sekure gvidi la numidian reĝon Jugurtha de Nordafriko al Romo, por ke tiu povu gvidi intertraktadojn kun la roma Imperio.[1]

En 107 antaŭ nia erao li estis elektita konsulo kune kun Gajus Marius. En ĉi tiu ofico li provis forturni la minacon de la Roma Imperio per atakoj de la cimbroj, kaj kun armeo instaliĝis en la provinco de Gallia Narbonensis, por batali kontraŭ la cimbroj. Tamen, li falis en la sama jaro en la batalo de Agen kontraŭ la tigurinoj, aliancanoj de la cimbroj.

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Sallustus, Bellum Iugurthinum 32-33.